Kamparanmilita Rondpentraĵego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La surmonteta muzeo en Frankenhausen.

La Kamparanmilita Rondpentraĵego en Bad Frankenhausen estas verko de Werner Tübke, pentrita inter 1976-87. Ĝi troviĝas sur eksa batalmonteto en propra ejo kaj memorigu la agojn de la kamparana gvidanto Thomas Müntzer. La panoramobildo pentrita sur 1722 m² nombriĝas inter la plej grandaj siaspecaj en la tuta mondo. Ĝia titolo estas: Etburĝa revolucio en Germanujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La cilindra konstruaĵo je 123 metroj perimetre kaj je 14 metroj altece tronas super la urbeto kaj impresas per la alta kvanto de reprezentitaj uloj: pli ol 3000 individuoj pentritaj faras ĝin unu el la plej riĉa verko je figuroj.

Fascinas la vizitanton la abundo kaj la persvadiveco, la aŭtentikeco kaj la historia vereco de la bildomondo el la pasinteco, fine la pentradtekniko mem.

En la 14-a de septembro 1989, mallonge antaŭ la Turniĝo, malfermis la muzeo siajn pordojn. La rezulto superis ĉion planitan: rava monumenta bildego ĝi iĝis, ne nur pri la maltrankvila tempo de fundamentaj ŝanĝoj je krepusko de la malfrua Mezepoko kaj la komenco de Moderna epoko sed ankaŭ ne entempe fiksita Teatro de la mondo (kp. ĝia kvazaŭa analogaĵo literatura de Pedro Calderón de la Barca). Fundamentaj temoj de homaro de amo kaj malamo, naskiĝo kaj morto reprezentiĝas. Tiu magia monto historia de Tübke estas ne nur lia ĉefverko sed konsideratas de kelkaj ĉefverko de okcidenta arto, komparebla al la Siksta Kapelo.

Majesta sinfonio de koloroj gvidas onin al vojaĝo pasintecen; konvinkanta iluminenscenejigo kaj arkitektura envolvo kreas per la kunludo de ĉiuj elementoj imponan bildkatedralon.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Rondgvidado kun klarigoj ofertatas senĉese kaj estas inkluzivigita en la enirprezo. En studio-kinejo projekciatas dokeŭmentadaj filmetoj pri la tübke-a verko. La 20 min daŭranta filmo Batalo ĉebilda koncentriĝas pri la naskiĝo de la artaĵo kaj ĝiaj teknikaj aspektoj, dume la 1 horon daŭranta filmo La Theatrum mundi de Tübke liveras aldonan arthistorian interpretadon de la verko.

Specialaj ekspozicioj prezentas figuran artoj nuntempan de internacia rango, pegadogie oni ofertas apartajn aranĝojn por infanoj, junuloj kaj handikapuloj. Ekster tio okazas vesperoj de kabareta arto, filmprojekciado, koncertoj, voĉlegado, teatraĵoj.

En la kafejo kun sia teraso eblas elekti inter sufiĉe granda gamo da manĝaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harald Behrendt: Werner Tübkes Panoramabild in Bad Frankenhausen. Zwischen staatlichem Prestigeprojekt und künstlerischem Selbstauftrag. Ludwig, Kiel 2006, ISBN 3-937719-21-0
  • Detlef Hoffmann (eld.): Der Blick der Kunst auf die Geschichte. (= Loccumer Protokolle; 1992/1 / Kritische Berichte; Jg. 20, H. 2). Jonas, Marburg 1992
  • Günter Meißner: Theatrum mundi „Frühbürgerliche Revolution in Deutschland“. Monumentalgemälde im Panorama Frankenhausen. Verlag der Kunst, Dresden 1989, ISBN 3-364-00074-3 (18 Kunstdrucke mit Erläuterungen von G. Meißner)
  • Günter Meißner, Gerhard Murza: Bauernkrieg und Weltgericht. Das Frankenhausener Monumentalbild einer Wendezeit. Seemann, Leipzig 1995, ISBN 3-363-00650-0
  • Werner Tübke: Zur Arbeit am Panoramabild in Bad Frankenhausen (DDR). En: Zeitschrift für Schweizerische Archäologie und Kunstgeschichte (ZAK). Zürich 42.1985, 4, p. 303-306.
  • Werner Tübke: Monumentalbild Frankenhausen Text: Karl Max Kober. VEB Verlag der Kunst, Dresden 1989, ISBN 3-364-00171-5
  • Raina Zimmering: Mythen in der Politik der DDR. Ein Beitrag zur Erforschung politischer Mythen. Leske und Budrich, Opladen 2000, p. 233–256, ISBN 3-8100-2732-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]