Kanjarioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanjarioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Kanjariaj muzikistoj.
Kanjaria teksisto ĉe sia teksilo.

Kanjarioj aŭ en hispana Cañari (en Kiĉua: Kañari) estas indiĝena etno tradicie loĝanta en la teritorio de la nuntempaj provincoj Azuay kaj Cañar en Ekvadoro. Ili estas devenaj el la sendependa antaŭkolumba triba konfederacio samnoma. La historia popolo estas partikulare memorita pro sia rezistado kontraŭ la Inkaa Imperio. Eventuale konkeritaj de la Inkaoj en la komenco de la 16a jarcento ĝuste antaŭ la alveno de hispanoj, la Cañari poste alianciĝis kun la hispanoj kontraŭ la Inkaoj. Numtempe, la loĝantaro de la kanjarioj, kio inkludas multajn mestizojn, nombras en miloj.

La pli frua popolo defendis sian teritorion dum multaj jaroj kontraŭ nombraj Inkaaj armeoj. Tupak Jupanki konkeris la Huankabambaoj, nome la plej sudaj el la kanjariaj aliancanoj. Pere de militoj kaj geedziĝoj, la Inkaa Imperio sub estreco de Uajna Kapak norde finfine konkeris ilian teritorion. La kanjarioj estis izole asimilataj en la ampleksegan imperion kaj estis rajtigitaj administri sian proprajn aferojn sed adoptante novan lingvon por komuniki kun la Inkaoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]