Kantcentrum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantcentrum
muzeo • asocio
Lando Belgio vd
Situo Bruĝo
Adreso Balstraat 16
Poŝtkodo 8000
Koordinatoj 51° 12′ 44″ N, 3° 14′ 2″ O (mapo)51.212323.23383Koordinatoj: 51° 12′ 44″ N, 3° 14′ 2″ O (mapo)
Kantcentrum (Belgio)
Kantcentrum (Belgio)
DEC
Kantcentrum
Kantcentrum
Situo de Kantcentrum
Map
Kantcentrum
Retpaĝo http://www.kantcentrum.eu
vdr

La Kantcentrum (Punto-Centro) en Bruĝo, Belgio estas neprofitcela organizaĵo fondita en 1970. Ĝia ĉefa celo estas la daŭrigo de la puntfara instruado komencita en 1717 de la kongregacio de la Fratinoj Apostolinoj (oficiale: Fratinoj de la Senmakula koncipiĝo). Dum la jaroj ĝi akiris sperton kaj tutmondan famon kiel referencejon pri diversstila manfarita punto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 18-a jarcento bruĝaj laboristoj estis ege malriĉaj kaj ekestis pluraj inicitatoj por pligrandigi iliajn enspezojn. Unu el ili estis la kreo de puntfara lernejo en 1717. La tiama episkopo Hendrik Jozef van Susteren konfidis la taskon al la Apostolinoj. Por atingi laŭeble multe da virinoj, lecionoj estis donitaj dumtage kaj vespere.

La lernejo prosperis kaj transvivis la abolon de la monaĥejoj far imperiestro Jozefo la 2-a, ĉar ĝi havis socian celon. En 1860 estis 400 lernantinoj kiuj lernis la faradon de pluraj specoj de punto.

Tradicia puntfarado en Bruĝo

Dum la Unua Mondmilito la lernejo estis fermita; ĝi remalfermiĝis nur en 1922. Estis tuja sukceso kaj estis konstruita nova lernejo. Ekde 1930 estis malprogreso pro la apero de maŝinfarita punto. La dumtaga instruado reduktiĝis al unu tago semajne kaj en 1961 eĉ tute ĉesis. La vesperaj kursoj restis. La Kantcentrum fondiĝis en 1970 por transpreni la taskojn de la Apostolinoj.

Origine ĝi troviĝis apud la Jerusalempreĝejo en dometoj en kiuj antaŭ duona jarcento ankoraŭ loĝis puntofaristinoj. Je la 19-a de septembro 2014 nova punto-centro malfermiĝis je Balstraat 16, en la renovigita kantlernejo de la Apostolinoj. Dum la tuta jaro okazas kursoj kaj estas daŭra ekspozicio. Aldone estas dumtempaj ekspozicioj kun punto el en- kaj eksterlandaj kolektoj.

La originan sidejon transprenis la Adornes-bieno.

Internacia kongreso en 2018[redakti | redakti fonton]

La Kantcentrum gastigos la dujaran punto-kongreson de OIDFA en aŭgusto 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]