Kantono Travis (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantono Travis lokiĝas en la centra parto de Teksaso, Usono. La ĉefurbo de Kantono Travis estas Aŭstino, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de Teksaso. Kantono Travis kreiĝis de Kantono Bastrop en 1840 kiam Aŭstino fariĝis la ĉefurbo de la Respubliko de Teksaso. Ĝi organiziĝis dum 1843. Multaj aliaj kantonoj kreiĝis de Kantono Travis. Ĝi nomiĝas por Kolonelo William B. Travis, komandanto de la Alamo.

Geografio

Kantono Travis estas monteta regiono, apartigita de la Rivero Colorado kun kelkaj artefaritaj lagoj. La nordoksidenta parto de la kantono estas en la Teksasa Monteta Regiono dum la sudorienta parto estas en la Nigra-grunda Regiono. Ĝi havas cedrajn, pekanajn, kverkajn, prosopo* (angle:mesquite), kaj aliajn arbojn kun diversaj grundoj.

Laŭ la Usona Censo de 2000, la loĝantaro de Kantono Travis nombris 812 280. La tuta areo de la Kantono Travis estas 2 647 km2 , el kiu 2 562 km2 estas tera kaj 85 km2 estas akva. La alteco estas inter 120 m kaj kaj 405 m super marnivelo. La jara pluvo estas 81 cm. La meza januara minimuma temperaturo estas 4 oC kaj la meza julia makimuma temperaturo estas 35 oC.

Demogafio

Laŭ la 2000a Censo:

  • Tuta loĝantaro 812 280
  • Familioj: 183 798
  • Loĝantara denseco: 317/km2
  • Rasa konsisto
    • Blankaj: 68,21%
    • Afrik-usonaj: 9,2%
    • Indianaj: 0,58%
    • Asiaj: 4,4%
    • Pacifik-insulanaj: 0,07%
    • Aliaj: 14,56%
    • De du aŭ pli rasoj: 2,85%
  • Hispandevenaj: 28,20%
  • Domanaroj: 320 766
    • Kuninfanaj (malpli ol 18 jara): 29,30%
    • Geedzaj duopoj:42,60%
    • Kun domanino sen ĉeesta edzo: 10,40%
    • Ne-familiaj: 42,70%
    • Unuopulaj: 30,10%
  • Mediana aĝo: 30 jaroj
  • Aĝa konsisto
    • <18: 23,80%
    • 18-24: 14,70%
    • 25-44: 36,50%
    • 45-64: 18,20%
    • >65: 6,70%
  • Enspezoj
    • Mediana domanara enspezo: $46 761
    • Mediana familia enspezo: $58 555
    • Mediana vira enspezo: $37 242
    • Mediana virina enspezo: $30 452
    • Pohoma enspezo: $25 883
    • Pobra frakcio de loĝantaro: 12,50%
    • Pobra farkcio de familioj: 7,70%

Urboj kaj urbetoj


prosopo*: Nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis. Arboj de tiu ĉi familio troviĝas en kelkaj sekaj regionoj de la mondo. La angla nomo de arboj en tiu ĉi familio estas "mesquite".