Kapucena monaĥejo en Innsbruck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapucena klosto insbruka

La Kapucena monaĥejo insbruka (germane: Kapuzinerkloster Innsbruck) estas klostro de la katolikisma ordeno de la kapucenoj en la centro Innsbruck (kruciĝo Kaiserjägerstraße/Kapuzinergasse), Aŭstrio. Samloke sidas la provincia konsilio de Aŭstrio-Sudtirolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kapucena klostro insbruka estas la plej malnova de tuta Germanlingvio. Ĝi fonditis en 1593/94 fare de la tirola suvereno ĉefduko Ferdinando la 2-a kaj ties dua edzino Anna Caterina de Gonzaga. Georg Benigni, helpepiskopo de Brixen konsekris la preĝejon kaj la ĉefaltaron je la honoro de Sankta Francisko el Asizo en la 18.12.1594.

Post enkonduko de propra filozia-teologia studado en la nordtirola provinco en 1615 ankaŭ la insbruka filio iĝis studadklostro.[1] La saman jaron konstruitis, ĉe la norda flanko de la preĝejo, la ermitejo de ĉefduko Maksimiliano la 3-a (Antaŭa Aŭstrio).

Inter 1787 kaj 1802, dum la regadtempo de imperiestro Jozefo la 2-a neniigitis la klostro. Post kiam la tuto en kadro de reaĉeto fare de Johann Nepomuk von Zimmermann denove je komunan vivon reakiritis kaj konvenigitis, sekvis en 1802 la nova konsekro kirka fare de Karl Franz von Lodron, episkopo de Brixen. Inter 1929 kaj 1937 la monaĥejo pligrandiĝis. Dum la Dua mondmilito iĝis la dua abolicio. Post la redono de la klostro en la 1945-a jaro la altaroj konsekritis en la 21.12.1945 fare de la posta episkopo insbruka Paulus Rusch. En 1960/61 restaŭritis la preĝejo. Je la fino de 1968 propraj prelegada kaj studado ekmalkfunkciis. Inter 1991 kaj 1994 iĝis restaŭradoj kun rekonstruo je la iama pli modesta etendiĝo. Samtempe kreitis modernaj ejoj por la provincbbiblioteko kaj la provincarkivo.[2] Solena transdono de la novigita ejaro faritis en kadro de diservo fare de la insbruka episkopo Reinhold Stecher.[3]

Kirko kapucena[redakti | redakti fonton]

La kirko posedas malornamitan barelvolbon. La interno laŭ ideoj de la artisto Franz Pöhacker[4] substreku la franciskanan malfortimpresemon per prefero de simplaj lignaĵoj. La dekstra niĉo en la altarejo spacdonas al la tabernaklo, la maldekstra al la evangeliaro. Ambono kaj la altaro postkoncilia troviĝas sur unu linio, dume la porpastra seĝo estas malantaŭe meze de la ĉefrunta vando.

La altarbildo montras la adoradon de la saĝuloj pentrite en 1606 fare de la itala kapuceno Cosimo da Castelfranco. La retablo montras maldekstre la pliobligon de la panoj, dekstre la transŝanĝon de la akvo al vino (skulptaĵo de la akademiano Franz Staud el la jaro 1949-a). Meze, supre de la pastra loko, troviĝas la kruco kun vitoj flankantaj. La du lignaj plastikaĵoj staud-aj bildigas Sanktan Franciskon kaj Sanktan Fidelis el Sigmaringen, martiro kaj patrono de la nordtirolaj kapucenoj.

Maldekstre de la enirejo kirka estas Mario-kapelo kun fama bildo de la Virgulino mamnutranta, la suĉinfanzorganta patrino de Jesuo Kristo, kiun estis pentrinta inter 1525 kaj 1530 Lucas Cranach la malpli juna. Ĝi venis en 1629 el la kapucena klostro de Straubing al Insbruko; ĝi estas la plej malnova publike venerata Mario-bildo de Insbruko.

Ĉe la Mario-kapelo estas eostvande la tomboniĉo de la laikuloj kapucena Tomaso el Olera kiu beatuliĝis en septembro 2013 en Bergamo. La plibeligon de la memorigloko faris la itala artisto Maurizio Bonato kiu krome faris tri inter ambaŭ vitraloj videblaj bildoj, parton de laboraĵo en sep partoj pri la vivo de Sankta Francisko.

Ligna krucvojo muntitis ĉe la suda vando de la kirka interno farite de Strbibanik († 1993). En la mezo de la halo memoras plankero kun al nombroj 1705–1782 iaman kripton, tombon de 123 kapucenoj. Epitafoj de du generaloj konserviĝis ĉe la internaj norda kaj suda muroj. Ekde 1783 la tombejo estas ekstere en la klostra ĝardeno.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Provincbiblioteko moderna ĉe la suda flanko

Ĉiun antaŭtagmezon oni festas diservon en la kirko; ĉiutage ofertatas konfes-eblon. Ejoj meditada kaj animzorgul-alparolada disponas ankaŭ al diversaj preĝadgrupoj aŭ konsiladservoj.

La t.n. Volfganga ĉambro apud la pordo klostra servas por malriĉuloj. La karitata organizaĵo Caritas Innsbruck gvidas en kunlaboro kun la klostra kuirejo, la matenmanĝejon. La ĝardenoj alireblas ankaŭ por maljunuloj de la najbara oldulejo Notburgaheim kaj por infanoj el apuda infanĝardeno.

La kapucenoj ankaŭ engaĝiĝis kaj pretas en liturgiaj kaj animzorgantaj servoj ekstere de la klostro; ili ekz. aktivas en prizonoj en monakinejoj kaj ofertas ankaŭ spiritajn ekzercojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Agapit Hohenegger, Peter Baptist Zierler: Geschichte der Tirolischen Kapuziner-Ordensprovinz. Innsbruck 1913–1915, 2 volumoj
  • Michael Hetzenauer: Das Kapuziner-Kloster zu Innsbruck. Innsbruck 1893
  • Robert Winkler: Kapuziner-Kirche und Kloster. Innsbruck 1980
  • Hans Norbert Huber [red.]: Laus Deo – Gott sei gelobt. 400 Jahre Kapuziner in Tirol. Festschrift Innsbruck 1994
  • Franz Caramelle: Vierhundert Jahre Kapuzinerkloster Innsbruck. En: Tiroler Landschaften. 1994, p. 95–108

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kapuzinerkloster Innsbruck en la germana Vikipedio.

47.27004411.400205