Kapucenoj
Kapucenoj estas la anoj de la kapucena ordeno, franciskana almozulordeno.
La nomo devenas de la pinta kapuĉo, kiun portas la kapuceno kun bruna robo.
Kun la franciskanoj kaj la minoritoj, la kapucenoj formas la tri branĉojn de la unua ordeno de sankta Francisko.
Famaj kapucenoj
- Felix de Cantalice (naskiĝis en 1515; mortis la 18-an de majo 1587 en Romo)
- Henri de Joyeuse (1563–1608), marŝalo de Francio
- Pastro Joseph (1577–1638), konsilisto de la Kardinalo Richelieu
- Marco de Aviano (1631–1699), papa legato dum la okupo de Vieno
- Konrad de Parzham (1818–1894)
- Pastro Pio (Francesco Forgione) (1887–1968)
- Abbé Pierre (1912-2007)