Karaĵaoj
La karaĵaoj - sialingve karajá aŭ iny mahãdu, portugale carajás - estas indiĝena popolo en Brazilo, vivanta en Amazonio. Ilia lingvo, la karaĵaa, apartenas al la makro-ĵea lingvaro.
Unu el la unuaj eŭropanoj, kiuj eniris la vivoteritorion de la Karaĵaoj, en 1946-1947 estis la esperantlingva etnologo, mondvojaĝisto kaj verkisto Tibor Sekelj, kun 30-membra esplora teamo.