Karba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karba
domaro
Domaro Karba
Oficiala nomo: Karba
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Zahrádky
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Situo Karba
 - koordinatoj 50° 38′ 25″ N 14° 30′ 46″ O / 50.64028 °N, 14.51278 °O / 50.64028; 14.51278 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Karba
Portalo pri Ĉeĥio

Karba estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Zahrádky en valo de rojo Robečský potok sur enirejo kun nacia naturmemorindaĵo Peklo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Domaro Karba estas konata ekde la 17-a jarcento kiel ekskursa loko antaŭ la enirejo en la valon Peklo kreita de rojo Robečský potok en grejsaj rokoj. Ĝi estis fondita verŝajne post konstruado de proksima kastelo Nový zámek, hodiaŭ nomita Kastelo Zahrádky. Estis ĉi tie du ekskursaj gastejoj, kelkaj ĝis nun konservitaj konstruaĵoj estas konataj ekde la jaro 1654. La kerno de la hodiaŭa domaro estas kapeleto el la jaro 1736 kaj domoj en ĝia ĉirkaŭaĵo. Proksime de Karba estadis solejo Wokschenberg.[1]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la domaro tranĉas la valon en granda alteco fervojlinio el Česká Lípa ĝis Lovosice sur volbitaj arkoj. Ponto el fino de la 19-a jarcento estas registrita kiel teknika memorindaĵo.

Vojaĝtrafiko[redakti | redakti fonton]

De la fervoja haltejo Zahrádky malsupreniras ĝis Karba flave flava turisma marko markita turisma vojo, kie ĝi ligas al ruĝa ruĝa turisma marko turisma vojo, kondukanta tra la valo de Peklo kaj tra la tuta domaro. La ruĝa vojo estas internacia, eŭropa longdistanca vojo E10, turiste abunde frekventata.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2006) “Osada Karba v Pekle”, Zahrádky u České Lípy. Zahrádky: Municipo Zahrádky, p. 145. ISBN 80-239-7579-X.