Karel Havlíček Borovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Havlíček Borovský
Dosiero:La bapto de caro Vladimir.JPG

Karel HAVLÍČEK Borovský (31-a de oktobro 1821 - 29-a de julio 1856), ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto, rigardata kiel ekzemplo kaj idealo de klera kuraĝa, prudenta, sindona organizanto de publika opinio. Li verkadis ankaŭ spritajn epigramojn pri politikaj aferoj. La aŭstria registaro ekzilis lin al Brixen, nokte, por ke la ĉeĥa publiko ne sciu. La noktan forveturon li priskribis en la satira poemo Tirolaj elegioj (esperantigis ĝin Jaroslav Mráz).

Politikaj satiroj estas ankaŭ la poemoj Reĝo Lavra (tr. Tomáš Pumpr) pri azenaj oreloj, kiuj beligas la kapon de reĝoj, kaj la ĉefverko estas La bapto de caro Vladimir, kies esperantigo estas ĉefverko ankaŭ de Tomáš Pumpr. La satiro primokas negocadon pri Dio, misuzadon de religioj. Post la apero de la Esperanta traduko en 1953 multaj komprenis tion kiel atakon kontraŭ la eklezio kaj volis la tutan eldonkvanton neniigi. Nun ĝi apartenas al la ĉefverkoj de nia traduka literaturo.[1]

Ankaŭ en la "Bapto" Borovský aludas, memironie, pri sia ekzilo, kiam li igas dion Peruno diri pri sia dia laboro "Briksen mem – kompare tion – estas preskaŭ ŝerco."

En Esperanto aperis

Vidu ankaŭ

  1. La bapto de caro Vladimir; Karel HAVLÍČEK Borovský: tradukis kaj komentariis Tomáŝ Pumpr. Stafeto; La Laguna, 1953.