Ĉeĥoslovaka antologio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉeĥoslovaka antologio estis eldonita de Literatura Mondo en Budapeŝto en 1935 kaj redaktita de Ota Ginz kaj Stanislav Kamaryt. La libro havas 468 paĝojn, prezentas 65 ĉeĥoslovakajn aŭtorojn kaj unu mezepokan anonimulon, antaŭparolojn pri la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj kaj nacioj. Kunlaboris 26 tradukantoj: V. Čech, Ján Valašťan-Dolinský, Vuk Echtner, Josef Fousek, Rudolf Fridrich, Otto Ginz, Marie Ginzová, Rudolf Hromada, Jaroslav Hladký, Jindřich Ježek, Vlado Jukl, Stanislav Kamaryt, Josef Kožený, Miloš Lukáš, Vilma Kowatiková, Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Otto Sklenčka, Božena Sklenčková, Tomáš Pumpr, Josef Rosa, Pavel Rosa, František Staněk, Oldřich Štech, Božena Vlčková, Emil Wanitsek, Alfréd Weiner

TABELO DE ENHAVO [redakti]

(v.) post la titolo montras, ke la teksto estas en versoj

Martin RázusS: Maroŝko komencas studi teologion (Vlado Jukl)

  • L. N. Zvěřina: Ŝtefánik en Afriko (V. Jukl)
  • Milo Urban: Inter studentoj (Pavel Rosa)
  • Gejza Vámos: Ĉe Atlantiko (Pavel Rosa)
  • Josef Kopta: Eliŝka kaj du (T. Pumpr)
  • Laco Novomeský:
    • Ringoj (v.) (Stan. Kamaryt)
    • En fenestro de Arestejo (v.) (Stan. Kamaryt)
  • František Halas: Nekonata soldato (v.) (T. Pumpr)
  • Ĉeĥoslovakaj pentristoj kaj skulptistoj (T. Pumpr)
  • Diversaj Klarigoj
  • Tradukoj el la ĉeĥoslovaka literaturo aperintaj en libroformo
  • Danko al aŭtoroj kaj eldonistoj

Elektronika eldono [redakti]

Elektronika eldono sub la titolo Ĉeĥa kaj slovaka antologio aperis en 2001 kaj estas rete alirebla: unua parto kaj dua parto.