Božena Vlčková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Božena Vlčková
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1887 (1887-06-02)
en Most
Morto 27-an de aŭgusto 1978 (1978-08-27) (91-jaraĝa)
en Dubí
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Božena VLČKOVÁ-METZNEROVÁ (naskiĝis la 2-an de junio 1887 en Most - mortis la 27-an de aŭgusto 1978 en Dubí u Teplic) estis ĉeĥa esperantistino.

Ŝi instruis al blinduloj, kunlabore kun Vuk Echtner kaj faris unu tradukon por Ĉeĥoslovaka antologio kaj unu memstaran broŝure.

En Starto 4-5/1977 Jiří Kořínek priskribas solenadon de ŝia 90-jariĝo, al kiu li verkis omaĝan poemon:

La 90-an naskiĝtagon de merit-hava laborantino sur la kampo de la Internacia Lingvo, s-ino Božena Vlčková - Metznerová omaĝis esperantistoj el Ústí nad Labem kaj Teplice kun pluraj gastoj ankaŭ el aliaj lokoj per kultura programo en la muziksalono de la Domo de Kulturo en Ústí n. L. La jubileantinon, kiun oni alveturigis aŭte el la Instituto de sociala sekurigo (Domo de maljunuloj) en Dubí apud Teplice, oni honoris per koncerto, en kiu per artisme altnivela prezento kantis solistoj de la Operejo de la Ŝtata teatro de Zd. Nejedlý en Ústí n. L., A. Farná, J. Scholzeová kaj M. Smyčka famajn ariojn kaj klasikajn kantojn en tradukoj de J. Kořínek kaj T. Pumpr ĉe pianakompano de d-ro V. Novobilský. Du poemojn recitis D. Novobilská. En la sekvinta kunestado en la klubejo de la Sindikata Domo de Kulturo de Laboruloj en sia alparolo aprezis d-ro V. Novobilský, CSc, la preskaŭ sesdekjaran meritan agadon de s‑anino S. Vlčková-Metznerová en la Esperanto-movado sur kampoj organiza kaj literatura kaj kiel gvidintinon de multaj kursoj en Kladno, en Prago kaj Teplice. Por la Esperanto-rondeto de la Sindikata klubo de la n.e. Bonex en Teplice transdonis al la solenatino honoran diplomon kaj flordonacojn d-ro Z. Rusín. J. Kořínek recitis versojn dediĉitajn por tiu ĉi okazo al la merithava kaj modesta virino. Poste oni legis montrojn el la tradukista kunlaboro de la jubileantino en la ĉeĥoslovaka Antologio kaj el la traduko el la verkaro de M. Majerová. En la intima interamuziĝo pasanta en la internacia lingvo kaj parte ĉeĥe kaj buntigita per komuna kantado ĉe gitaro, rememoris B. Metznerová en freŝa Esperanto sian multjaran agadon kaj kelkajn E-kongresojn (Prago, Helsinko, Romo), kiujn ŝi partoprenis. Glasoj da vino leviĝis toste je la honoro de la anime kaj korpe freŝa naŭdekjarulino.

JUBILEO
(Al naŭdekjariĝo de Božena Vlčková-Metznerová)

En via aĝ' de naŭdek jaroj
akceptu, kara sinjorino,
por fidelec' kaj multaj faroj
kovrataj de merit-patino,
nian aprezon, nian dankon.

Tra via vivo ore glimas
labor' por lingvo tuthomara,
pro ĝi ni amas kaj estimas
vin, jubileantino kara,
portanta hare aĝan blankon.

Kiam hodiaŭ rerigardas
vi tempon, kiun vi trairis,
ekŝajnas eble, ke ne fartas
l' afero, kiel vi deziris,
sed malkontent' ne kovru vangon,

ĉar fruktojn portos la hormiloj
al bona celo dediĉitaj
de la plej bravaj tergefiloj
venontajn al sekvad' invitaj,
donontajn korojn, ne la sangon.

En via aĝ' de naŭdek jaroj
kun Esperanto vi samaĝas
kaj ni ĉi-tage sen avaroj
al ambaŭ dankas kaj omaĝas.
Plu sanu! skandas nia lango.

Jiří Kořínek

Tradukoj[redakti | redakti fonton]