Ota Ginz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ota Ginz

Ota [Otto] GINZ [ginz] (naskiĝis la 19-an de julio 1896 en Zdánice; mortis la 29-an de februaro 1976 en Kirjat Jam Bet, Israelo) estis ĉeĥoslovaka judo, oficisto en grandkomerco en Prago. En 1958 li elmigris en Israelon. Li kun sia edzino Marie Ginzová estis la gepatroj de Petr Ginz, knabo pereinta en koncentrejo, kies desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno fariĝis simbolo de holokaŭsto.

Lia edzino estis fratino de Božena Sklenčková, sekve li estis bofrato de Otto Sklenčka kaj onklo de la aktoro Ota Sklenčka.

Depost 1918 li partoprenis tre aktive kaj diversmaniere la Esperanto-movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Li multe laboris pri la enpenetro de Esperanto en la radio-sferon. Li estis eminenta eksperto pri lingvaj demandoj. Li kunredaktis la Ĉeĥoslovakan Antologion (Budapest 1935) kune kun Stanislav Kamaryt. En 1971 li donacis al Biblioteko Hector Hodler de UEA sian bibliotekon, kolektitan ekde la infanaĝo, kun multaj raraj verkoj (Unua Libro de Esperanto, 1887, Dua Libro, 1888, Princino Mary de Lermontov, Boris Godunov kaj Neĝa blovado de Puŝkin k.a.). Li estis honora membro de la Esperanto-klubo en Prago.

En 2006 aperis ĉeĥlingve, anglalingve kaj germanlingve broŝuro de la rusisto Jiří Franěk, kiu havas la titolon Ota Ginz - od Petra Ginze a raketoplánu Columbia až k Šolochovovi (Ota Ginz - de Petro Ginz kaj raketoplano Columbia ĝis Ŝoloĥov), kiu informas, ke estis trovita stenografita taglibro de Ota Ginz ekde 1915, kiam li estis sendita kiel soldato al la fronto, falis en rusan kaptitecon kaj servis en la bieno Ŝoloĥov, kie li amikiĝis kun knabo Miĥail, estonta Nobel-premiita verkisto, kun kiu ankaŭ poste interŝanĝis kelkajn leterojn.

Ankaŭ en la juda muzeo en Prago Ota Ginz estas konata kiel cionisma aktivulo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Radio-amatora vortaro kvinlingva (Esperanta - ĉeĥa - germana - franca - angla)

Tradukoj el Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Odd Arnesen: Vzducholodí k severní točně. Tragedie vzducholodi „Italia“ (Per aerŝipo al la norda poluso. Tragedio de aerŝipo „Iralia“, 1929, el la norvega en la ĉeĥan pere de Esperanta traduko de Jens Schjerve)
  • Eŭgeno Aisberg: Rozmluvy o radiu: Populární vysvětlení základů radiofonie. (Diskutoj pri radio: Populara klarigo de fundamentoj de radiofonio, el la Esperanta originalo Fine mi komprenas la radion en la ĉeĥan, 1927). Ĉi tiu verko estis tradukita pro lia iniciato en 28 lingvojn.

Traduko en Esperanton[redakti | redakti fonton]

  • Jarmila Hašková: La tridektri savitoj (Literatura Mondo, 1932, p. 202)
  • Karel Čapek: Ĉemizo (Ĉeĥoslovaka Antologio, Budapest 1935)
  • Reuven Kritz: Freŝa mateno (el la hebrea, 1967)
  • František Kubka: Anna de Pfalz (la nica literatura revuo, 1/3, p. 91-96)
  • Curt Ries: La infansava nokto (Norda Prismo, 57/5, p. 252-258)
  • Milovan Dj. Gliŝiĉ: La diservo (la nica literatura revuo, 5/6, p. 231-233)
  • M. Rektorisová: Donacanto de senmorteco (Scienca revuo, 1/1957, p. 1-4)


Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭparolo (Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935, kun S. Kamarýt)
  • Esperanto en servo al neesperantistoj (Esperanto, 4/1959, p. 69)
  • Esperanto na poštovních ceninách (Esperanto sur poŝtaj valorpaperoj, informfolio pri Esperanto, ĉ. 1947, )

Antologio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]