Julius Zeyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Vilímek: Julius Zeyer (1883)

Julius ZEYER (naskiĝis la 26-an de aprilo 1841 en Prago - mortis la 29-an de januaro 1901, Prago) estis ĉeĥa poeto kaj verkisto de franca kaj germana deveno, unu el la plej grandaj ĉeĥaj poetoj novromantikismaj.

Li verkis longajn epopeojn el la bohema kaj monda historioj (Vyšehrad, Karola epopeo), historiajn rakontojn kun religiaj temoj (Ĝardeno de Maria, Tri legendoj pri krucifikso), romanon pri rusa carino Katarina la Granda (Andreo Ĉerniŝev), el la mezepoka Francio ĉerpas "Romano pri fidela amikeco de Amis kaj Amil". El liaj dramoj estas plej populara slovaka fabelo "Raduzo kaj Mahulena" muzikigita de Josef Suk. Lia ĉefverko estas trista romano "Jan Maria Plojhar".

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Julius Zeyer estis filo de Jan Zeyer kaj lia edzino Eleonora. La patro devenis de malnova franca nobela familio en Strasburgo kaj la patrino el juda familio, kiu jam antaŭ longe aliĝis al la katolikismo. Jan Zeyer estis grandkomercisto per ligno, sed post lia frua morto la entreprenon gvidis Eleonora kaj sian filon Julius ŝi zorge preparis por transpreni la familian firmaon. En Vieno li ellernis metion de ĉarpentisto, poste li studis komercan realgimnazion, provis teknikan lernejon, sed prefere restis en la firmao por helpi al la patrino. Dudekjara li foriris akiri spertojn de ĉarpentisto unue al Vieno, poste li travojaĝis Germanion, Svislandon kaj Francion. Kiam li revenis, la patrino Eleonora decidis subteni la amatan filon en lia literatura kariero, pri kiu li sopiris. Li ne bezonis timi financajn problemojn, eĉ se literaturo ne vivtenus lin. Kvankam li ne abiturientiĝis, li aliĝis al universitataj lecionoj pri filozofio, estetiko, etiko, logiko kaj historio de filozofio, kiujn li vizitadis neregule. Intense li lernis fremdajn lingvojn (angla, franca, itala, hispana, rusa, pola, onidire anakŭ fundamentojn de sanskrito kaj de la kopta).


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Memorejo de Julius Zeyer en Chotek-partko en Prago

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Fantastické povídky, (Fantaziaj rakontoj, 1882, kvar rakontoj proksimaj al sci-fi)
  • Ondřej Černišev (Andreo Ĉerniŝev, 1875, historia romano pri la rusa kortego de Katarina la Granda)
  • Román o věrném přátelství Amise a Amila (Romano pri la fidela amikeco de Amis kaj Amil, 1877, romano pri mezepoka Francio)
  • Jan Maria Plojhar (1891, sociala romano, ĉeĥa heroo kun aŭtobiografiaj trajtoj en Italio.
  • Tři legendy o krucifixu (Tri legendoj pri krucifikso, 1895 – tri memstaraj legendoj - Inultus, El Cristo de la Luz, Samko birdo - kiujn ligas Kristo sur la kruco)
  • Trojí paměti Víta Choráze (Tri memuaroj de Vít Choráz, 1900)
  • Dům U tonoucí hvězdy (Domo Ĉe dronanta stelo, 1894)
  • Blaho v zahradě kvetoucích broskví (Feliĉo en la ĝardeno de florantaj persikujoj, 1882 - ĉina motivo)
  • Gompači a Komurasaki (Gompaĉi kaj Komurasaki, 1884 - japana motivo)
  • Báje Šošany (Mitoj de Ŝoŝana)
  • Stratonika a jiné povídky (Stratonika kaj aliaj rakontoj)
  • Maeldunova výprava (Ekspedicio de Maeldun)
  • Mariina Zahrada (La ĝardeno de Maria)


Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Vyšehrad (Kastelo Vyšehrad - el la historio de Bohemio)
  • Čechův příchod (Alveno de la prapatro Ĉeĥ)
  • Zpěv o pomstě za Igora (Kanto pri la venĝo pro Igoro)
  • Karolínská epopej (Epopeo pri Karolo la Granda)
  • Kronika o sv. Brandanu (Kroniko pri la Sankta Brandano)
  • Z letopisů lásky (El analoj de la amo)
  • Ossianův návrat (La reveno de Ossiano)

Divadelní hry[redakti | redakti fonton]

  • Legenda z Erinu (Legendo el Erino)
  • Libušin hněv (La kolero de Libusa)
  • Šárka
  • Neklan
  • Radúz a Mahulena (Raduzo kaj Mahulena - la fabeldramon muzikigis Josef Suk)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]