Emil Vachek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Vachek
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1889 (1889-02-02)
en Hradec Králové
Morto 1-an de majo 1964 (1964-05-01) (75-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto • ĵurnalistodramaturgo
vdr

Emil Vachek estis ĉeha verkisto, aparte sciencfikcia kaj krimromana, kaj ĵurnalisto. Li naskiĝis la 2-an de februaro 1889 en Hradec Králové kaj mortis en aĝo de 75 jaroj la 1-an de majo 1964 en Prago.

En Esperanto de li aperis:

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

kovrilo de la fantazia romano Pán světa ( "Sinjoro de la Mondo"), ilustrita de Josef Čapek

Lia literatura verko estas dominata de humura mallonga prozo; liaj romanoj kaj krimromanoj estas aparte influitaj de la psikoanalizo de Sigmund Freud, en kiu li ribelas kontraŭ la regantaj konvencioj de la burĝa moralo. Tiaj temoj estis kontraŭjudismo kaj prostituado. De 1926 ĝis 1931 li verkis la romantrilogion Chám Dynybyl,[1] dum tiu ĉi periodo ankaŭ la krimromanojn Tajemství obrazárny ("La sekreto de la bildgalerio"), Muž a stín ("La viro kaj la ombro"), Zlá minuta ("malbona minuto") kun la literatura karaktero de inspektoro Klubíčko, en 1927 krome aperas la romano Bidýlko ("Alkroĉiĝejo"), la fantazia romano Pán světa ("Sinjoro de la Mondo")[2] kaj de 1945 ĝis 1947 la dokumenta ciklo Německá válka.[3]

Liaj krimromanoj estis adaptitaj en multajn filmojn ekde 1933, plej lastatempe en du filmoj en 2007: Muž a stín ("La viro kaj la ombro") reĝisorita de Dušan Klein kun aktorado de Miroslav Donutil en la rolo de detektivo Klubíčka, kaj en la sama jaro same Zlá minuta ("malbona minuto") reĝisorita de Pavel Kačírek, ĉefroligante Miroslav Donutil.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. trilogio de romanoj pri la neklera kaj primitiva ĝardenisto Dynybyl, kiu iĝas la posedanto de vilao ĉar li delogis la filinon de la posedanto, kiu estis altirita de instinkta sekseco
  2. La fantazia, humure eĉ satire elpensita romano "Sinjoro de la mondo" (1925) rakontas la historion de la juda industriisto Beer, kiu helpe de lerte preparita faŝisma movado ekkaptas la germanan industrion kaj iom post iom enpenetras eksterlandajn merkatojn ĝis li sukcesos. Viŝante naciajn limojn kaj regante la mondon, li implikos ĉiujn landojn en la Monda Komerca kaj Industria Unio, kaj kiel rimedon de devigo li uzos mortradiojn por detrui Amerikon. Kvankam lia utopia monda ordo eliminas malsaton, mizeron kaj militon, lia imperio fine kolapsas pro homa rezisto al despota regado.
  3. gazetartikolo en archiv.ucl.cas.cz