Karel Schwarzenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Schwarzenberg (2007)

Karel SCHWARZENBERG [ŝvArcnberk] (naskiĝis la 10-an de decembro 1937 en Prago) estas ĉeĥa politikisto. Eksa ministro pri eksteraj rilatoj de Ĉeĥio, dum la jaroj 2007-2009. Dum la tempo de la ĉeĥa prezido en Eŭropa Unio (januaro – junio 2009) li ankaŭ estris ties konsilion de ĝeneralaj kaj eksterlandaj aferoj. Estro de la konservatisma partio TOP 09.

Germanlingve li uzas la nomformon Karl Fürst zu Schwarzenberg (Fürst = princo) aŭ Karl von Schwarzenberg, aŭ sian plenan nomon Karl Johannes Nepomuk Josef Norbert Friedrich Antonius Wratislaw Mena von Schwarzenberg. De 1960 li estas formala estro de la princa dinastio Schwarzenberg kaj uzas ankaŭ la titolon de "duko de Český Krumlov".

Lia familio en 1948 fuĝis el Ĉeĥoslovakio kaj forlasis tie dek unu kastelojn. Karel Schwarzenberg vizitis gimnazion en Vieno. Dum sia ekzilo li subtenis la ĉeĥoslovakian reziston kontraŭ komunismo. Li estas amiko de Václav Havel. En 1990, kiam Havel estis prezidento de Ĉeĥoslovakio, li iĝis ties oficejestro. En 2004 li estis elektita kiel senatano. En 2007 li iĝis ministro pri eksterlandaj aferoj, kvankam prezidento Klaus hezitis nomumi lin, pro liaj fortaj ligoj al aliaj landoj, precipe Aŭstrio.

Schwarzenberg havas loĝejojn en Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio kaj Svislando kaj la civitanecojn de Ĉeĥio kaj Svislando. Li nomas sin "mezeŭropano kun svisa pasporto".