Karimboo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karimboo

Karimboo (portugale carimbó) estas popolmuzika stilo de brazila muziko kaj danco el la nordo de Brazilo. Ĝi estas trovebla ĉefe en la federaciero Parao kaj ties najbaraj regionoj.

La nomo carimbó devenas de samnoma longa tamburo, kiu estas konstruata el kavigita arbotrunko kaj sur unu flanko estas surstreĉita per felo.

En la stilo de karimboo intermiksiĝas afrikaj, indianaj kaj portugalaj elementoj.

La tradicia instrumentaro konsistas plej ofte el tamburego, ĉokaljo, rekoreko, pandero, gitaro kiel harmonia instrumento same kiel blovinstrumento, ekzemple fluto. Nuntempe oni ludas karimboon ofte per amplifikataj instrumentoj kaj per plena bolovinstrumentistaro.

Laŭ dancista vidpunkto oni distingas je karimboo tri malsamajn stilojn:

  • Praiana, trovebla en la atlantika zono de Parao
  • Pastoril, en Soure kaj Marajó
  • Rural, en la regiono Malsupra Amazono.

Unu el la plej konataj reprezentantoj de karimboo en Brazilo estas Pinduca, ankaŭ nomata reĝo de karimboo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]