Karpatenrundschau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karpatenrundschau (subtitolo: Wochenschrift für Gesellschaft, Politik und Kultur) estas germanlingva semajngazeto de Braŝovo (Rumanujo). Aperas ĝi ekde la 1.3.1968 posteulante la en majo 1957 fonditan gazeton Volkszeitung (organo de la regiona partikomitato kaj de la regiona popolkonsilio de Orașul Stalin).

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondinto estis Eduard Eisenburger.[1] Per la nova nomo oni faris intencan transponton al la inter 1907 kaj 1914 aperinta duonmonata periodaĵo Die Karpathen kies eldonisto estis estinta Adolf Meschendörfer.

Ekde la komenco traktitis temoj sociaj, politikaj kaj kulturaj kun fokusego ĉe aĵoj literaturaj kaj regionhistoriaj. Ĉefredaktisto estis eke Eisenburger, kiu jam antaŭe ĉe Volkszeitung samfunkcie ecis.[2] Eklaboris tie en 1968 la literaturhistoriisto Horst Schuller Anger. Fine de la 1960-aj jaroj estis ĝia eldonkvanto de 7000 ekzempleroj.[3] En la 1.8.2007 transprenis la redaktan estradon Ralf Sudrigian.[4]

Post la Rumana Revolucio de 1989 draste malkreskis la nombro de la legantoj pro la amasa elmigro de germanlingvanoj disde Rumanujo. Ĉar sekve memstareco ne plu lukris oni decidis pluekzistadon de simpla aneksitaĵo al Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien (ĵaŭde kun dikeco de kvar paĝoj).

Eldonis ĝin la Fondaĵo por antaŭenigo de germanlingva literaturo en Rumanujo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Annett Müller: Abschied in Raten – Vom Neuen Weg zur Allgemeinen Deutschen Zeitung für Rumänien. Der Wandel der Zeitung nach der massenhaften Auswanderung der Deutschen aus Rumänien. Hora-Verlag (Sibio) kaj Arbeitskreis für Siebenbürgische Landeskunde (Hajdelbergo), 2001, ISBN 3-929848-23-6.
  • Hannes Schuster: "Ein Ort kollektiver Selbstvergewisserung". Ĉe: Siebenbürgische Zeitung, 25.5.2007, p. 9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]