Peter Motzan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Motzan
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1946 (1946-07-07) (77-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj germana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo literatursciencisto • literaturkritikisto
vdr

Peter MOTZAN (naskiĝinta la 7-an de julio 1946 en Sibio) estas rumanuja germanlingva literaturkritikisto kaj tradukisto loĝanta en Germanujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studante inter 1965 kaj 1970 germanistikon kaj romanistikon ĉe la Universitato de Kluĵo, Motzan kun aliaj fondis la porstudentan gazeton Echinox. Li estis inter la redaktistoj de la germanligvaj paĝoj inter 1968 kaj 1972. Estante studento li aniĝis al Rumana Komunista Partio.

Motzan premieris en 1968 ĉe Hermannstädter Zeitung per artikolo pri Rainer Maria Rilke, kies tradukon li publikigis en "Echinox" sub la titolo Rainer Maria Rilke și lumea obiectelor. Post studfino li asistentis kaj poste docentis en Kluĵo. En 1980 li doktoriĝis en Bukareŝto pri la rumanigermana liriko post 1944 (Die rumäniendeutsche Lyrik nach 1944). En 1988 li petis elmigron; tiam li devis eklukri nur per tradukoj kaj dono de privataj lecionoj de la germana lingvo. En 1990 li ekloĝis en Germanujo kaj deĵoris en 1991 kiel gastdocento ĉe la Universitato de Marburg. En 1992 li iĝis scienca kunlaboranto ĉe la Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de ĉe la Universitato de Munkeno (IGKS). En 2003 li iĝis honora doktoro en Kluĵo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Propraj publikigitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lesezeichen. Aufsätze und Buchkritiken. Dacia Verlag, Cluj-Napoca, 1986.
  • Die rumäniendeutsche Lyrik nach 1944. Problemaufriss und historischer Überblick. Dacia Verlag, Cluj-Napoca, 1980.

Eldonistece[redakti | redakti fonton]

  • Der Herbst stöbert in den Blättern. Verlag Volk und Welt, Berlin, 1984.
  • Ein halbes Semester Sommer. Verlag Volk und Welt, Berlin, 1981.
  • Vorläufige Protokolle - Anthologie junger rumäniendeutscher Lyrik. Dacia Verlag, Cluj-Napoca, 1976.

Kuneldonistece[redakti | redakti fonton]

  • (kun Stefan Sienerth) Worte als Gefahr und Gefährdung. Fünf deutsche Schriftsteller vor Gericht (15. September 1959 – Kronstadt/Rumänien), Südostdeutsches Kulturwerk, 1993. ISBN 3-88356-075-8.
  • (kun Stefan Sienerth) Die deutschen Regionalliteraturen in Rumänien (1918-1944), Südostdeutsches Kulturwerk, 1997. ISBN 3-88356-112-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]