Karuselo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karuselo
filmo
Originala titolo Körhinta
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1955
Daŭro 90 minutoj
Kameraado Barnabás Hegyi
Reĝisoro(j) Zoltán Fábry (reĝisoro)
Scenaro Zoltán Fábry (reĝisoro)
Laŭ la verko de novelo de Imre Sarkadi
Muziko de György Ránki
IMDb
vdr

Karuselo, origine hungare Körhinta estas nigra-blanka filmo en Hungario.

La historio okazas en la frua periodo de la socialismo. En 1955 eĉ la pensado estis malpermesita kontraŭ ideo de la socialismo. Post jardekoj tiu filmo estas propagandilo por la kolĥozoj. Ĉe la filmoprodukto ariĝis kremo de la hungaraj filmistoj.

Rolantoj

Historio

La historio estis okazanta en 1955 en ia vilaĝo, kiam estis ebleco forlasi la kolĥozon. Patro de Maria forlasis la kolĥozon kaj faras planon: estu geedziĝo inter Maria kaj Ádám Szirtes, kiu estas teronajbaro. Sekve la 2 terpecoj unuiĝos ("parcelo kun parcelo edziĝas"). Maria konfesas al sia patro, ke ŝi amas la kolĥozanon (Imre Soós) kaj ŝi abomenas la teronajbaron (Ádám Szirtes). La patro terure koleriĝas...

Estas menciinda 2 rotacioj en la filmo, ambaŭ estas longe videblaj:

  • Mari kaj Imre sidas sur ĉenseĝa karuselo kaj ili longe ĝuas la turnadon.
  • En balo ili dancas longe spite la rivalon

La historio nature finiĝas laŭ gusto de la komunistoj.

La prezento okazis en 1956 kaj poste tiu filmo apartenas al la gravaj hungaraj filmoj.

Fontoj