Kastelo Branitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Branitz kaj ero de la parko, 2021

Kastelo Branitz (germane: Schloß Branitz) estas baroka kastelo kun meblaro de ĉ. 1860 de Hermann von Pückler-Muskau en Cottbus, Germanujo. Ĝi staras en famekonata ĉirkaŭanta parko. Najbaras la Zoo de Cottbus kun etŝpura fervojo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Branitz-parko estas la ĉefverko de la ekscentra ĝardendezajnisto Hermann von Pückler-Muskau. Nekredeblas ke ĉi tiu ideala bildo de naturo estis kreita sur iam plata, senfrukta kaj parte neĉirkaŭbarita agrikultura tereno. Fajne kurbaj termodeloj kreitaj el nenio, elegante metitaj lagoj kaj akvofluoj kaj perfekte desegnitaj arbaraj komponaĵoj igis Branitz kulmino de la evoluo de pejzaĝĝardenarto kaj prave donas al ĝi statuson de ĝardena monumento de vere internacia reputacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Branitz venis en la posedon de la grafoj von Pückler en 1696. Ekde 1784 la familio loĝis en Bad Muskau. La biendomo estas luigita ekde tiam. Post la vendo de Muskau en 1845, kie Hermann von Pückler-Muskau aranĝis pejzaĝĝardenon ekde 1811, li moviĝis reen al Branitz. En la sama jaro li komencis parkkreadon. Ĝi estis kompletigita sub lia posteulo (kaj duonkuzo) Heinrich von Pückler (1835-1897). Kune kun Peter Joseph Lenné kaj Friedrich Ludwig von Sckell la konata verkisto kaj mondvojaĝanto princo Pückler estis unu el la plej konataj germanaj ĝardendezajnistoj de la 19-a jarcento.

La parko kreitis laŭ t.n. zoniga principo kun diversmaniere dizajnotaj parkregionoj. La plej interna areo (kun ekonomiaj domoj) etendiĝas sur ne tute 100 hektaroj. Princo Pückler ankaŭ konceptkreis la kampojn ĉirkaŭantajn la parkon, la malinternan areon, kiel ornaman-plezuran bienon sur areo de proksimume 600 hektaroj. Rekte ĉirkaŭ la palaco li metis plezurejon (florparkon). Ĉi tie Pückler permesis ankaŭ fremdajn arbojn, dum li alie en la parko nur bonvenigis indiĝenajn plantojn. La alta grundakvonivelo kaj la proksima Spree-rivero helpegis en la faro de artefarita akvosistemaro enparke. Post elfosado de lagoj kaj kanaloj li atingis kvazaŭ arte perfektan terenreliefon.

La fragmita lagosekcio estas aparte bele modeligita. La piramidnivelo kun la antaŭe tretita terpiramido (1860-1863) kaj la tumulo (1856-1857) impresas per sia unika efiko. Princo Pückler estis entombigita en la tumulo (la marpiramido: restaŭrado ĝis 2015) en 1871. En 1884 lia edzino kaj partnero, Lucie von Pückler-Muskau (1776-1854) estis reenterigitaj tie. Per la majstra grupiĝo de la arboj, la arte sukcesa traktado de la reliefo kaj la lerta vojigo, la princo kreis specon de bildgalerio: en ĝi prezentiĝas al la promenanto serio de tridimensiaj ĝardenbildoj.

Ejoj[redakti | redakti fonton]

Centre de la tuta komplekso estas la kastelo konstruita inter la jaroj 1770 kaj 1772. Ĝi enhavas muzeon kun historiaj loĝejoj kaj ekspozicio pri la vivo kaj laboro de princo Pückler, krome la t.n. Cottbus-kolekton kun pentraĵoj de Carl Blechen. Kontraŭ troviĝas staloj kun ekspoziciejoj kaj la Kavalirdomo kun restoracio. Inter la du konstruaĵoj estas la pergolo kun reliefoj de la dana skulptisto Berthel Thorwaldsen, zink-gisitaj antikvaj kopioj kaj bronzaĵo de Venus Italica de Antonio Canova. Ĉe la sudorienta fino de la interna parko estas novgotika forĝejo, norde la klasikisma Cottbus-pordegejo kaj la historia kastela ĝardencentro kun la ananas-domo.

Unu el la plej gravaj modernaj investaj iniciatoj estis la restarigo de la Branitz-biendomo. En julio 2006 la vizitcentro kun informoj, muzeobutiko kaj ekspozicio lokitis ĉi tien.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Vinken k.a. (eld.): Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Brandenburg. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2012, ISBN 978-3-422-03123-4, p. 215–219.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]