Antonio Canova
| Antonio Canova | |
|---|---|
![]() skulptisto de itala novklasikisma epoko |
|
| Naskiĝo | 1-a de novembro 1757 en Possagno (Italio) |
| Morto | 13-a de oktobro 1822 en Venecio |
| Portalo pri Homoj | |
Antonio CANOVA [antónjo kanóva] (Possagno, 1-a de novembro 1757 – Venecio, 13-a de oktobro 1822) estis itala skulptisto, konsiderata la pleja elstarulo de Novklasikismo, kaj tial nomiĝita "novo Fidio" (klasika greka artisto).
Li estis pleje omaĝanto je ideala beleco virina, kiel li faris per la verko "Venere uscente dal bagno" (Venuso eliranta de la bano) kaj multaj aliaj. Lia arto kaj talento multe influis la tiuepokan skulptarton.
Li komencis sian lernadon kiam li estis tre juna en Venecio, kiu distancas 80 kilometrojn de Possagno, lia eta naskiĝurbo. En Venecio li komencis skulpti, influita de Gian Lorenzo Bernini, baroka majstro.
Kiam estis 22a, transloĝiĝis al Romo, kie li povis renkonti aŭ koni la plejajn novklasikismajn artistojn. Tiel li ankaŭ eniĝis en kulturan etoson de Romo.
