Kastelo Nordkirchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Nordkirchen
palaco • bieno • kastelo [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio

Supermara alteco67 m ü. NHN [+]
Koordinatoj51° 43′ 57″ N, 7° 32′ 1″ O (mapo)51.73267.53368Koordinatoj: 51° 43′ 57″ N, 7° 32′ 1″ O (mapo)

Kastelo Nordkirchen (Nordrejn-Vestfalio)
Kastelo Nordkirchen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Kastelo Nordkirchen
Kastelo Nordkirchen
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Kastelo Nordkirchen

Vikimedia Komunejo:  Schloss Nordkirchen [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Elaera foto de la kastelo, vidaĵo ekde sudoriento
Kastelo Nordkirchen, vidaĵo de la ĝardena flanko

Kastelo Nordkirchen estas baroka kastelo en suda Monasterlando kaj lokas pli ol 25 kilometrojn for de Monastero. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Nordkirchen en la distrikto Coesfeld en Germanujo. La monumentprotektata akvokastelo estas la plej granda baroka sidejo de Vestfalio kaj estas nomata pro siaj amplekso kaj arĥitektura formiteco ankaŭ la „Vestfalia Versailles“.[1][2]

La originoj de la nuna kastelo troviĝas en akvokastelo de Familio Morrien, kiun Gerhardo la 3a de Morrien elkonstruis komence de la 16a jarcento al unu el la plej bone fortikitaj akvokasteloj de Monasterlando. Post la formorto de la vira familiolinio la heredantoj vendis la ensemblon en 1694 al Frederiko Kristiano de Plettenberg, Princepiskopo de Monastero. Lia familio alikonstruigis la kastelon en la 18a jarcento je konstrulaboroj daŭraj pli ol 30 jaroj reprezentopova, baroka sidejo. Post finkonstruo en 1734 la kastelĝardeno de Nordkirchen apartenis al la plej famaj ĝardenoj deEŭropo.[3] Kiam kastelestro Ferdinando de Plettenberg mortis en 1737, li postlasis alte ŝuldoŝarĝitan posedaĵon, kiun postsekvaj generacioj nur pene povis subteni. Kiam Familio de Plettenberg en 1813 estis formortinta en la vira gentolinio, la posedo pri la ensemblo transiris per la heredfilino Maria de Plettenberg al la familio de ŝia edzo, la grafoj Esterházy. Ili farigis ŝanĝojn en la ĝardeno kaj en la internaj ĉambroj. Post la morto de la sengefila lasta vira Esterházy en Kastelo Nordkirchen liaj hungaraj parencoj vendis la ensemblon al Duko Engelbert-Maria von Arenberg. Li ne nur faris resanigi kaj modernigi la intertempe tre kadukiĝintajn domojn, sed eĉ pligrandigis la ĉefdomon. Ankaŭ la grandan kastelĝardenon li igis grandaparte rekonstruigi kaj pliampleksigi. Post kiam la duka familio post la fino de la Dua Mondmilito ne plu uzis la kestelon kiel loĝosidejo, iom post iom la ensemblo kadukiĝis. En 1949 la federaciero Nordrejn-Vestfalio luis la kastelon kaj tenis en la intertempe an disfalominacataj kasteldomoj post unua renovigo ekde 1950 sian federacieran financolernejon, el kiu ekestis pli malfrue la Faka Altlernejo por Financoj de la Lando Nordrejn-Vestfalio. En 1958 la federaciero akiris la kastelinsulon kune kun la ĉefdomo same kiel partojn de la kastelparko kaj ekigis multjaran riparkampanjon, kiu en 1991 provizore finiĝis per la rekonstruado de la baroka Venusinsulo norde de la kastelo. Konstruaĵoj por la pligrandigo de la altlernejo ekestis aparte en 1970/1971 ĉe la randoj de la kastelparko.[4]

UNESKO deklaris kastelon kaj parkon kiel „Tutarta verko de internacia rango“ kiel protektinda. La domoj loĝigas ankoraŭ nuntempe la Fakan Altlernejon por Financoj de la Lando Nordrejn-Vestfalio kun proksimume 1000 studantoj[5]. En la volbokelo loĝas restoracio. Kelkaj partoj de la kastelo estas je la dispono de vizitantoj kaj estas viziteblaj kadre de ĉiĉeronadoj. En la jaro 1988 proks. 50.000 vizitantoj uzis ĉi tiun eblecon.[6] Ankaŭ la kastelparko estas alirebla por la publiko. La kastela kapelo estas luebla por geedziĝaj solenaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. W. F. Schmitt: Schmitt: Schloss Nordkirchen, 2006, S. 9.
  2. B. Fischer: Wasserburgen im Münsterland, 1980, S. 166.
  3. F. Winter: Schloss Nordkirchen, 1971, S. 4.
  4. Informo por interesitoj pri studo ĉe la Fachhochschule für Finanzen, Nordkirchen. Arkivita el la originalo je 2017-07-01. Alirita 2017-04-15.
  5. S. Buske: Schloss Nordkirchen, 2008, S. 2.
  6. G. Dethlefs (Hrsg.): Schloss Nordkirchen, 2012, S. 268.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]