Kastelo de Kapuvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Kapuvár (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Esterházy [esterhAzi]) estas historia monumento, ankaŭ urbodomo kaj muzeo en Kapuvár.

Aerfoto pri la kastelo en Kapuvár
Aerfoto pri la kastelo en Kapuvár

Historio[redakti | redakti fonton]

En la loknomo Kapuvár vár signifas fortikaĵoburgo. Ne hazarde la unua mencio pri la fortikaĵo okazis en 1162. Dum la sekvaj jarcentoj ĝi apartenis al magnataj familioj Kanizsai, Nádasdy. Pro proksimiĝo de la turkoj la burgo estis fortigita, tamen ili okupis ĝin depost okupo de Győr (1594). Post 4 jaroj ĝi estis reokupita. En 1681 familio Esterházy ricevis la fortikaĵon kaj post 2 jaroj la turkoj jam ne povis okupi ĝin. En 1705 János Bottyán (generalo) okupis ĝin, sed en 1709 ĝi estis detruita. Tiam finiĝis la burga erao. Esterházy el la ruinoj konstruis pli malgrandan kastelon. En 1843 pro incendio la tegmento bruldetruiĝis, sed okazis ankaŭ la necesaj renovigaj laboroj. En 1864 barono Berg ekluis la kastelon kaj faris signifajn trakonstruojn, ankaŭ moda parko estis kreita. Depost la 2-a mondmilito la kastelo ŝtatiĝis (kiuj ĉiuj hungaraj kasteloj), komence ĝi estis kunvenejo, aranĝejo, en kelkaj ĉambroj loĝejoj. Inter 1957-1960 renovigaj laboroj okazis, sed tiam plejparto de la baroko malaperis. Nuntempe en la kastelo funkcias la urbodomo kaj historia-etnografia muzeo.

Urbodomo en Kapuvár

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa baroka konstruaĵo situas en mezo de la urbo. La kastelo formas majusklon I, la fasado estas simetria. La meza kaj la angula partoj iom reliefas. Interne el la baroka stilo restis nenio.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas nun kvazaŭ ĝardeno. La origina parko estis distranĉita pro konstruo de la apuda ĉefvojo en 1941. Dum la frua socialismo oni dishakis iom da arboj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.