Kastelo de Pusztazámor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Pusztazámor (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Barcza [barca]) estas malgranda konstruaĵo en vilaĝo Pusztazámor.

Aerfoto pri kastelo de Pusztazámor

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke en tiu loko jam estis ia domo en la 18-a jarcento, ĉar arboj de la parko aĝas tiom. Ŝajnas, ke inter 1859 kaj 1877 estis konstruita kasteleto supozeble post malkonstruo de la pli frua domo. La nun videbla formo estiĝis inter 1884 kaj 1922 pro longaj trakonstruoj. Post la 2-a mondmilito la kastelo ŝtatiĝis, poste lernejo funkciis interne. Depost la socialismo privato aĉetis la kasteleton, poste ĝi estis rekonstruita, la kastelo rericevis la 19-jarcentan aspekton. Nun la konstruaĵo estas gastejo-hoteleto pri Malnova Kverko (origine "Öreg Tölgy").

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa kastelo ekster la vilaĝo situas sola en tre granda parko. Ĝi formas 2 alojn en orto. En mezo de la ĉefalo rizalito estas videbla, tio estas la enirejo. Simila rizalito troviĝas ankaŭ en alia flanko de la alo. Interne 6 ĉambroj kun banĉambroj servas, kiuj estas konvenaj por gastigi ĉefe grupon.

Parko[redakti | redakti fonton]

La bela protektita parko ne estis detruita dum la socialismo. La nomdonanto de la hoteleto estas kverko 25 metrojn alta kaj diagonala. Ankaŭ lago kun pavilono apartenas al la parko. La parko konsistas ĉefe el eskuloj, elaeagnoj, ulmoj, eŭropaj taksusoj, tilioj, platanoj, aceroj, piceoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]