Kastelo de Vásárosnamény
Kastelo de Vásárosnamény | ||
---|---|---|
muzeo | ||
Komenco | 1963 vd | |
Geografia situo | 48° 7′ 53″ N, 22° 19′ 2″ O (mapo)48.1315122.31723Koordinatoj: 48° 7′ 53″ N, 22° 19′ 2″ O (mapo) | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Situo | Vásárosnamény | |
Adreso | Szabadség tér 31. | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La kastelo de Tomcsányi en Vásárosnamény estas historia monumento, nuntempa muzeo en urbo Vásárosnamény.
Historio[redakti | redakti fonton]
Historia familio Lónyay [lOnjai] konstruis la kastelon en 1728, sed en tiu loko la familio jam havis domon ekde la 14-a jarcento. La konstruaĵo dum la jarcentoj pligrandiĝis paŝo post paŝo. En la 19-a jarcento variaj flankokonstruaĵoj estis alkonstruitaj, fine meze ĉirkaŭita korto estiĝis. Pro geedziĝo la pli nova posedanto estis la familio Tomcsányi [tomĉAnji]. La lasta persona posedanto estis Vilmos Pál Tomcsányi ĝis 1945. Dum la socialismo komence la armea oficejo, inter 1954-1986 kolegio uzis ĝin. La kastelo ne estis uzata ĝis 2005, poste post dujara restaŭrado ĝi estas muzeo.
Kastelo[redakti | redakti fonton]
La teretaĝa kastelo situas sola en urbo. La fasado estas simetria. Meze la enireja parto iomete reliefas, same la du kastelanguloj.
Muzeo[redakti | redakti fonton]
La muzeo estis fondita en 1963. Inter 1971-2007 ĝi estis videbla en nobeldomo, poste en la iama kastelo de Lónyai-Tomcsányi. La kastelo prezentas historion kaj etnografion de la regiono.
-
La menciita nobeldomo
-
Prezento de tekstiloj
-
Rekonstruitaj armiloj