Katedralo de Pamplono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Pamplono

La Katedralo Sankta Maria la Reĝa estas katedralo de la urbo Pamplono (Navaro, Hispanio). Ĝi estas arkitektura komplekso tre kompleta ĉar krom la komunaĵojn de aliaj katedraloj kiel preĝejo, klaŭstro, kapitulejo kaj sakristio, ĝi ankaŭ havas refektorion kaj dormejon kiuj tradicie apartenas al la monaĥejoj. La ĉambroj estas el malsamaj epokoj kaj stiloj, regas gotiko de inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

La katedralo situas sur la tereno kiun okupis la romanika katedralo, kaj eble antaŭe, la kapitolo de la romia urbo, kie hodiaŭ estas la historia urboparto de Pamplono. Gravaj partoj de la katedralo estis konstruitaj en aliaj epokoj antaŭaj aŭ postaj. Inter 1100 kaj 1127 estis konstruita la romanika katedralo, kiu plejparte detruiĝis en 1390, restis nur la fasado. La konstruado de la nova katedralo ekis preskaŭ tuj kaj daŭris ĝis la unuaj jaroj de la 16-a jarcento. La klaŭstro konstruiĝis inter 1290 kaj 1350 kaj anstataŭis la antaŭan el romanika stilo. La surklaŭstro finkonstruiĝis en 1472. La Kapelo Barbazana kaj la Refektorio en 1330. La sakristioj konstruiĝis en la 17-a jarcento. Ĝis la 18-a jarcento ekzistis la romanika fasado kiu estis anstataŭata de la nuna inter 1784 kaj 1802.