Katedralo de la Anunciacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Katedralo de la Anunciacio (ruse Благовещенский собор) estas preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio dediĉita al la Anunciacio de la Dipatrino. Ĝi situas en la sudokcidento de la Placo de la Katedraloj de la Kremlo en Moskvo (Rusio), kie ĝi estas rekte komunikata kun la ĉefa konstruaĵo de la komplekso, la Granda Palaco de la Kremlo. Antaŭe ĝi estis la privata kapelo de la moskvlandaj caroj, kaj ĝia abato estis la persona konfesanto de la rusa reĝa familio ĝis la komenco de la 20-a jarcento.