Kategorio-Diskuto:Fotado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ĉiuj lingvoj tiu ĉi kategorio nomiĝas Kategorio:Fotografio, nur ĉi tie ĝi estas kategorio:Fotado. Ĉu iu robotisto kapablus alinomi ĝin al tiu ĉi titolo? Do Kategorio:Fotografio? Dankon. Kerio 18:52, 4. Sep 2008 (UTC)

  1. en iuj lingvoj (eu, fi, is, vi, ...) ankaŭ estas alia vorto ol fotografio (sekve ne ĉiuj lingvoj uzas tiun vorton)
  2. leginte la respektivajn difinojn de fotado kaj fotografio mi komprenis ke la unua estas pli ĝenerala kaj la dua precipe arta. Sekve plej taŭga nomo por la ĝenerala kategorio estas Kategorio:fotado. Eventuale povus ekzisti subkategorio Kategorio:Fotografio kiu kolektus artikolojn pri la fotografio kiel arto (fotografoj-artistoj, ekspozicioj, skoloj, ...). La elekto de vortoj en vikipedio ne obeu iun ĝeneralan internacian uzon, senkonsidere de la signifoj de la vortoj en Esperanto. Arno Lagrange @ 21:33, 4. Sep 2008 (UTC)
Mi faris do subkategorion. Estus strange havi ekz. kategorion Ŝoforado kaj en ĝi paĝon pri rado, pri tiraŭtomobilo, ĉar oni dum ŝoforado tiras per ĝi ion, pri pneŭmatiko ktp. Ni havu do ambaŭ kategoriojn. Kerio 14:02, 5. Sep 2008 (UTC)
Kaj estas strange. Inter la du kategorioj, Fotado kaj Fotografio, iĝis granda sensenca malordo. --Lohengrin (diskuto) 07:18, 20 Maj. 2015 (UTC)