Katerina monaĥejo (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Areo de la eksa Katerinomonaĥejo apud Eisenach en la turingia okcidento

La iama Katerina klostro (germane: Katharinenkloster) en Eisenach, Germanujo, troviĝas ĉe la okcidenta fino de Katharinen-strato kaj ĉe la komenciĝo de Frankfurter- kaj Kasseler-stratoj. La trafike ege bona situo ĉe la kruciĝo de la uestaj urbelirŝoseoj ŝajne decidigis la fondintojn starigi la klostron ĝuste tie. Krome de tie pretis mallonga kaj komforta alirebleco ĝis Wartburg tra Zeisiggrund.

Historio[redakti | redakti fonton]

La setlejo ĉe Ehrensteig (Stiegk) dum multaj jarcentoj havis apartan rilaton al Wartburg, estante kvazaŭ ekonomia kaj proviza bienaro de la kastelanoj. En 1214 okazis la fina konsekro kirka kun ĉeesto de landgrafaj reprezentantoj. Jam en 1208 lia papa moŝto Inocento la 3-a komisiis la abaton de la cistercia konvento de Pforta pri la spirita observado de la eisenach-aj abatino kaj monaĥinoj. Tiam la tuto estis ankoraŭ en stato de evoluo.

Laŭ volego de la landgrafo la instituto iĝis cistercia. Kronikistoj deskribis la komplekson aĵo impona kun malfruromanikstila Katerino-preĝejo kaj Johano-kapelo. Ĉefe nobelaj kaj riĉaj damoj turingiaj estis ĝiaj gastoj; inter ili estis inaj anoj de la senjoroj de Weingarten, Farnrode, Seebach, Hopfgarten kaj Goldacker.

La unua abatino estis la juna brabanta vidvino Imagina de Loon, nevino de la landgrafo kiu tre engaĝiĝis pri la klostraj konstruadoj. Elstaraj princaj uloj elektis por si tiun lokon entombigejo: ekz. landgrafo Hermano la 1-a (Turingio) kun edzino Sophia von Wittelsbach, Henriko Raspe la 4-a kaj Frederiko la 1-a (Meißen).

La monaĥinejo estis bonhava posedante multajn bienojn en Turingio. Ĉe Carl Wilhelm Schumacher (1777) legeblas: Es (das Kloster) lag vor dem Georgenthore am sogenannten Ehrensteige, wo sich die Landstraße nach Hessen wendet, und nahm den ganzen Platz... ein.[1] Pro posta utiligo kiel nutraĵdeponejo kutimiĝis la longtempe uzata nomo Malnova grenejo.

Reformacio kaj kamparanaj ribeloj finis la sukceson ankaŭ de tiu ĉi klostro. Jam ĉ. la jaro 1552 la princaj sarkofagoj transportitis unue Gotaon al Kastelo Grimmenstein kaj en 1615 al Reinhardsbrunn. La domoj en Eisenach ekhavis novajn taskojn: sub duko Johano Ernestro (Saksio-Eisenach), kiu estis ricevinta en 1596 la eisenach-ajn landerojn, de armilejo; sub Johano Georgo la 1-a (Saksio-Eisenach) de grenejo; sub ties posteulo faritis tie komedia teatrejo (Comödienhaus).[2]

Parto de la areo katerinklostra servis de la komenco de la 20-a jarcento konstruiĝgrundo de la iama Popoldomo Stern. Post ties parta malkonstruo en 2019 tuj entreprenitis elfosadoj kaj arĥeologia esploroj.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Voss Lehfeld: Stadt Eisenach – Abgebrochene Kirchen, Klöster und andere geistliche Gebäude – Kloster Johannisthal und Egidienklause (=Bau- und Kunstdenkmäler. Amtsgerichtsbezirke Gerstungen und Eisenach), 1915, p. 303-304
  • Helmut Scherf: Verschwundene Klöster, Kirchen und Kapellen in und um Eisenach (=StadtZeit. Stadtjournal mit Informationen aus dem Wartburgkreis, aŭgusto 1994). p. 30-40, eldonis MFB Verlagsgesellschaft Eisenach.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: La klostro situis antaŭ Georga pordego ĉe la pado Ehrenstieg kie la landa ŝoseo kondukas Hesio; ĝi etendiĝas sur la tuta grundo.
  2. Joseph Kremer: Beiträge zur Geschichte der klösterlichen Niederlassungen Eisenachs im Mittelalter (=Quellen und Abhandlungen zur Geschichte der Diözese Fulda, 2/1905), p. 17–34
  3. Jensen Zlotowitz: "Neue Zukunft für alten Stern-Saal". Thüringer Allgemeine (Eisenacher Allgemeine), 5.7.2019

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Katharinenkloster (Eisenach) en la germana Vikipedio.

50.97710.304852777778