Kathy Toy

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kathy Toy, kromnomo Lunjo, naskiĝis en Toronto (Ontario) en 1957. Ŝi eklernis Esperanton proks. 1998. Nun ŝi okupiĝas kiel jura stenotipisto. Ŝi aktivas en la Esperanto-Rondo de Toronto.

Ŝia ĉefa ŝatokupo estas trikado kaj post longa priserĉo, ŝi malkovris kiel triki kvinpintan stelon, kaj de tiam trikas puloverojn kun desegnaĵo de Esperanta flago.