Kati Rák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kati Rák
Kati Rák
Kati Rák
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1959 (1959-02-21) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest • Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Bernát László Czető
Infanoj Sara Emilia Bernat • Bernát Bianka
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kati Rák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rák Kati estas hungara aktoro, voĉoaktoro, fotomodelo, operetkantisto, primadono. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Czető Bernát Lászlóné.

Kati Rák[1][2] naskiĝis la 21-an de februaro 1959 en Budapeŝto.

Kati Rák en 2017
Kati Rák en 1979

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kati Rák frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo ekde 1977, sed tiutempe ŝi estis ankaŭ fotomodelo. Ŝi estis la unua, kiu aperis en usonaj reklamoj. Ŝi akiris operetkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1983. Ŝia ĉefinstruisto estis István Kazán. Ŝi ne ligiĝis fikse al teatro, sed ŝi havis rolojn en pluraj teatroj, krome ŝi havis ofte filmajn rolojn. Ŝi ricevis premiojn en 2013 kaj 2017. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn en 1986, respektive 1992.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Albert Szirmai: Mágnás Miska - Rolla
  • Imre Kálmán:
    • Marica grófnő - titolrolo
    • Csárdáskirálynő - titolrolo
  • Gábor Görgei: Huzatos ház - S-ino Rábay

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Csak semmi pánik... (1982) - amikino de Alex
  • Levelek Perzsiából (1996) - Judit
  • Holnap történt – A nagy bulvárfilm (2009) - hejmozorganto
  • Midsummer (2018) - Martha
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Catherine Hickland, Eva Marie Saint[3]

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Operabál 13. (1977)
  • Rohamsisakos madonna (1984) - Irénke
  • Az utolsó táltos (1992) - Ruth
  • Zsaruvér és csigavér: A királyné nyakéke (2001) - baronino Mariska
  • Jóban rosszban (2016) - Hanna Vértes
  • Keresztanyu (2021) - Szvetlana Nady

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]