Katni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej malsupra mapo metis Katni-n en malĝustan pozicion!

Katni
urbo
Administrado
Poŝtkodo 483501
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 29′ N, 80° 7′ O (mapo)23.4880.12Koordinatoj: 23° 29′ N, 80° 7′ O (mapo) [+]
Alto 304 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Katni (Madja-Pradeŝo)
Katni (Madja-Pradeŝo)
DEC
Katni
Katni
Situo de Katni
Katni (Barato)
Katni (Barato)
DEC
Katni
Katni
Situo de Katni

Map

vdr

Katni, laŭ (hindie कटनी), (ankaŭ konata kiel Murvara aŭ Mudvara) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Domo en Katni
Konstruaĵo en Katni

Demografio[redakti | redakti fonton]

Katni havis populacion de 221 875 en 2011 kun legopovo de 87%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katni situas sur malebenaĵo laŭ la samnoma rivero Katni 304 metrojn super la marnivelo. Ĝabalpur troviĝas 88, Satna 92, Damoh 96, Reva 122, Lalitpur (Barato) 224, Singrauli 235, Ambikapur 297, subŝtata ĉefurbo Bopalo 309, Indaur 480, tutlanda ĉefurbo Delhio 620, Kolkato 827, Mumbajo 952 kilometrojn (aere) [1] (nepre uzu la mapon kiel Murwara!).

Historio[redakti | redakti fonton]

Katni estas konglomeraĵo de kulturo de tri kulturaj ŝtatoj. Katni havis la statuson de la urbo ekde la komenco de la 20-a jarcento. Urba evoluigado komenciĝis sub la brita rego. En 1998 Katni estis deklarita distrikta sidejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Katni havas abundon de kalkoj kaj baŭksitoj. La urbego mem estas grava produktejo pri armiloj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Katni la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Katni plejparto de la populacio estas hinduoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Katni ekzistas kelkaj altlernejoj kun bakalaŭroj kaj postbakalaŭraj kursoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Katni

En Katni kruciĝas la fervojaj linioj nordo-sudo kaj oriento-okcidento. Ekzistas pli ol 5 mil da fervojistoj en la urbego, ankaŭ estas 200 lokomotivoj, se ne paroli pri la lokomotiva riparejo. Kuras al la urbego 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝabalpur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Damoh havas humidan subtropikan klimaton laŭ Klimata klasifiko de Köppen (Cwa). Jare pluvas iom pli, ol 1000 mm, inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj. La temperaturo averaĝe varias inter 18-33 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans