Kavalo (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la provinco Kavalo en Grekio

Kavalo (greke Καβάλα respektive Νομός Καβάλας - Nomós Kavalas) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2.111 km² kaj dum la jaro 2005 havis 147.884 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Kavalo. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Orienta Makedonio kaj Trakio. Al la provinco apartenas la insulo Tasos en la Egea Maro. La plej alta monto de la provinco estas la Pangaion kun alteco de 1957 metroj en la okcidento de la provinco, kaj la dua plej alta monto apartenas al la montaro Ipsario sur la insulo Tasos.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]