Kaverno Lechuguilla
| Lechuguilla | |
| angle: Lechuguilla Cave | |
| kaverno | |
|
Kaverno Lechuguilla
|
|
| Oficiala nomo: Lechuguilla | |
| Deveno de nomo: laŭ Agave lechuguilla | |
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | Nov-Meksiko |
| Urbo | Carlsbad |
| Tipo de kaverno | Karsta kaverno |
| Situo | Lechuguilla |
| - koordinatoj | 32°10′37″N 104°26′29″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 32.17694 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">32.17694°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Longo | 203 km |
| Profundo | 489 m |
| Materialo | Kalkoŝtono |
| Por publiko | nealirebla |
| Malkovrinto | ?? |
| - dato | 1986 |
| Horzono | PTZ (UTC-7) |
| - somera tempo | PTZ (UTC-6) |
|
Situo de la kaverno enkadre de Okcidenta Usono
|
|
Por publiko nealirebla kaverno Lechuguilla en Nacia parko Kavernoj de Carlsbad estas la sesa plej longa kaverno en la mondo (la tria plej longa en Usono post Mamuta kaverno kaj Kaverno de juveloj) kun longo 193 km kaj la plej profunda kaverno en Usono profunda 489 m. La kaverno estas la plej fama pro sia aparta geologio, pro siaj unikaj karstaj formoj kaj ties konseveco.
La kaverno estis malkovrita en la jaro 1986 (kvankam en enirejaj partoj oni komence de la 20-a jarcento ekspluatis guanon). Ekde tiu tempo estis fare de kavernistoj traesploritaj dekoj da kilometroj de koridoroj kaj "katedraloj". Aperis eĉ artikolo pri kunigo de la kaverno kun Kavernoj de Carlsbad, sed la artikolo montriĝis kiel malprava.
En tiu ĉi grandega kalkoŝtona kaverno troviĝas granda kvanto gipsoŝtono kaj fosforaj sedimentoj. Troviĝas ĉi tie sesmetraj gipsoŝtonaj kurtenoj, kvinmetraj stangetoj, kavernaj perloj kaj pluaj apartaj formacioj.
"Lechuguilla" [leĉugIja] estas hispanlingva vorto (signife "laktuketo") por specio de agavo abunde kreskanta proksime de la enirejo en la kavernon.

