Kenema
Kenema estas grandurbo, la tria plej granda urbo de Siera-Leono. Ĝi estas administra centro de distrikto same nomata Kenema kaj grava komerca centro de diamanto.
Bazaj informoj
- koordinatoj: 07° 53′ N 11° 11′ U / 7.883 °N, 11.183 °U (mapo)Koordinatoj: 07° 53′ N 11° 11′ U / 7.883 °N, 11.183 °U (mapo)
- loĝantaro: 182.106 en 2012
- Telefonkodo: 42
- Supermara alteco: 26 m
- Horzono: UTC - 5
Situo
Kenema situas sur ebenaĵo en la interna parto (iom oriente) de la lando. Fritaŭno troviĝas 298 km.
Historio
En ĉirkaŭaĵo de Kenema longe profitis la arbojn, kiel ligno, tial la urbo havas industrion lignaĵoj. La fervojo liveris la lignojn en la 20-a jarcento, sed la fervojo ĵus estas malfermita. En 1931 oni trovis diamantojn, tial la urbo estas komercejo de diamantoj.
Kenema estas unu el la plej etne diversspecaj grandurboj en Siera-Leono, kie loĝas ĉiuj etnoj de la lando.
Klimato
Kenema etendiĝas en la tropika klimato kun musono. La pluva sezono daŭras inter majo ĝis oktobro, la ceteraj monatoj estas iom sekaj. Jare pluvas ĉ. 5000 mm. La temperaturo varias inter 21-31 Celsius.
Trafiko
Kenema havas flughavenon kaj ĵus malfermitan fervojon al Fritaŭno. La plej grava vojo estas al Bo (urbo).
Fontoj
- Angla Vikipedio