Kikno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kikno
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Sthenelus
Patrino mother of Cycnus
Kunulo Faetono
Infanoj Cupavon
vdr

Kikno - (helene Κύκνος, (latine Cycnus) estas en la helena mitologio filo de la liguria reĝo Stenelo.

Li estis amiko de Faetono, filo de suna dio Helios.

Li eksciis, ke lia amiko prunteprenis ĉielan veturilon kaj ekveturis per ĝi en la ĉielon. Ĉe tiu ĉi danĝera veturo li ne kapablis konduki la veturilon, per kio endanĝerigis la ĉielon kaj teron. Por ke li ne faru ankoraŭ pli grandajn damaĝojn, finigis lian veturon la plej granda dio Zeŭso mem kaj puŝis lin en marajn profundojn.

Kikno falis en nekvieteblan bedaŭron pro morto de sia plej bona amiko. Li volis eĉ memmortigi sin. Dioj lin pro ĉagreno super lia funebrado transformis en cignon. De post tiam li vivas sur akvoebeno kaj timas fulmon.

Laŭ alia rakontado dioj eĉ prenis lin sur la ĉielon inter stelojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kyknos en la ĉeĥa Vikipedio.