Kinga Göncz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

GÖNCZ Kinga (1947, Budapeŝto) hungara politikistino, filino de Árpád Göncz.

  • 1972 finstudis kuracadon
  • 1978 faris ekzamenon pri psiĥiatro, fine de la 80-aj jaroj eĉ fakekzamon pri psiĥoterapeŭto
  • 1972-1978 laboris en la Tutlanda Nervo- kaj Psiĥokuraca Instituto
  • 1978-1986 laboris en Szolnok, en la Hospitalo de Hetényi Géza kiel psiĥiatro. Post tio ŝi estis adjunkto en la Tutlanda Kuraca Rehabilita Instituto.
  • ekde 1989 adjunkto en ELTE.
  • 1994-2002 direktoro de Fondaĵo Partners Hungary.

Ŝi instruis ekde 1990 en eksterlandaj universitatoj. Inter 1998-2003 ŝi instruis en la Homjura Seksio de CEU pri la socialpsiĥologio de la antaŭjuĝoj.

Ŝi estis ekde 2002 politika ŝtatsekretario de la Sanafera, Sociala, Familioafera Ministerio. Ekde 2004. 06. 14 Ministrino pri Egalŝanco. Ekde junio de 2006 ministro pri eksteraj aferoj en la nova hungara registaro.

Politiko de Hungario