Kingsley Amis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siro Kingsley William Amis (fakte Kingley Amis, n. 16-an de aprilo 1922 en Londono; m. 22-an de oktobro 1995 samloke) estis angla verkisto kaj poeto.

Kingsley Amis studis anglistikon en Universitato de Oksfordo kaj post servo en la armeo li instruis ekde 1949 ĝis 1961 en diversaj universitatoj en Anglio, Kimrio, Usono.

Amis estis junaĝe ano de la komunista Partio, apartenis al la t.n. Angry young men.

Lia unua romano estis Lucky Jim (feliĉa Jim, 1954, filmo 1957), kies komika heroo iĝis nocio en la Anglio de la 1950-aj jaroj. La malheroo Jim Dixon reprezantis novan socitavolon, kies membroj aliĝis per stipendioj el la suba-meza aŭ suba socitavolo, sed ili psertis, ke ĉiun komfortan pozicion okupas la nobel-devenuloj.

Kiel poteo, li estis grava ano de la grupo The Movement, kiu aperis en 1956 per antologio New Lines.

Post la hungara revolucio de 1956, li seniluziiĝis pri stalinismo-komunismo kaj iĝis antikomunisto kaj eĉ konservativo.

Li verkis post morto de Fleming la serion pri James Bond (1968).

Pliaj verkoj

  • That Uncertain Feeling (1955) – filmigita sub titolo Only Two Can Play (1962)
  • I Like It Here (1958) - je efiko de vizito en Portugalio
  • One Fat Englishman (1963) - je spertoj de instruado en Usono
  • Take a Girl Like You (1960)
  • The Anti-Death League (1966)
  • I Want It Now (1968)
  • The Green Man (1969)
  • Girl, 20 (1971)
  • Jake's Thing (1979)
  • The Old Devils socikritika romano - li ricevis pro tio en 1986 la premion Booker Prize

Kingsley Amis estis geedziĝanta inter 1965 kaj 1983 kun verkistino Elizabeth Jane Howard. Li estas patro de sukcesa verkisto Martin Amis. Li iĝis siro en 1990.