Kinkaku-ĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kinkaku-ji)
Saltu al: navigado, serĉo
Kinkaku-ĝi
Kinkaku-ji Gold Pavilion close-up.jpg

Kinkaku-ĝi, la ora pavilono

Bazaj informoj
Loko Kioto
Religia aliĝo Budhismo
Ŝtato Flago de Japanio Japanio
Funkcia statuso templo
Arkitektura priskribo
Jaro de kompletigo 1397
Karakterizaĵoj
v  d  r
Information icon.svg
Kinkaku-ĝi
Memorindaĵoj de antikva Kioto, Uĝi kaj Ocu*
Monda Heredaĵo

Kinkaku-ji.jpg
Kinkaku-ĝi de malproksime
Lando Flago-de-Japanio.svg Japanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 688-013
Regiono** Azio
Koordinatoj 34°58′50″N 135°46′10″E  /  34.98056°N, 135.76944°O / 34.98056; 135.76944 (Kinkaku-ĝi)Koordinatoj: 34°58′50″N 135°46′10″E  /  34.98056°N, 135.76944°O / 34.98056; 135.76944 (Kinkaku-ĝi)
Registra historio
Registrado 1994  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO
La ĝardeno ĉirkaŭ Kinkaku-ĝi

Kinkaku-ĝi (japane: 金閣寺, litere: orpavilona templo) estas budhisma templo en la nordokcidenta parto de Kioto, Japanio. La trietaĝa pavilono estas nomita "ora" pro la orfolia tegaĵo de la du superaj etaĝoj. Ĝi estas shariden, t.e. ke ĝi enhavas relikvojn de budho. Sur la tegmento troviĝas ora fenghuang, ĉina fenikso.

La tuta templaro, kies plej fama templo estas la Kinkaku-ĝi, nomiĝas Rokuon-ĝi (鹿苑寺, cervotemplo). Pro la famo de la ora pavilono, oni ofte uzas nuntempe la nomon Kinkaku-ĝi por la tuta templaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ora pavilono estis konstruita en la jaro 1397 kiel emeritiĝejo por la ŝoguno Ashikaga Yoshimitsu. Post ties morto lia filo transformis la pavilonon al zen-budhisma templo de la Rinzai-skolo.

Multaj templaj konstruaĵoj estis plurfoje bruligitaj dum la Onin-militoj (14671477), sed la pavilono supervivis.

En 1950 la pavilono pereis pro bruligo far mensmalsana budhisma monaĥo. La verkisto Mishima Yukio memorigis tiujn eventojn en sia libro Kinkakuĝi eldonita en 1956.

En 1955 la pavilono estis rekonstruita kaj en 1994 enlistigita en la monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

La ora pavilono estas ĉirkaŭita de belega japana ĝardeno. La lago antaŭ la pavilono nomiĝas Kyoko-chi (spegullago). Ekzistas multaj insuletoj kaj ŝtonoj en la lageto, kiuj reprezentas la kreadon de budhismo.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Kinkaku-ĝi kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Kinkaku-ĝi, nome kiel Ora Pavilono:

En lia akompano Utnoa superlibelas
la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.
Kaj la pentristo fama al Uttu diras indike:
-Leviĝas jen Rjoanji kaj la palaco Kacura,
la Ora Pavilono kaj la Reĝhalo Feniksa.
Vidu sur stratoj longaj la girlanditan amason
dum la Printempaj festoj de la Floranta Ĉerizo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]