Kjopoolu
El Vikipedio
La kjopoolu (cirile: Кьопоолу, turke köpekoğlu, ‘bastardo’) estas populara reliŝo el Bulgario kiu ĉefe konsistas el rostitaj melongenoj kaj ajlo. Kelkfoje oni aldonas kapsikon. La kjopoolu povas servi kiel almanĝaĵo kun pano, kiel kondimento aŭ kiel salato.
Karakterizaĵoj [redakti]
Ĝi estas tipa aperitivo de melongenoj el Bulgario. Ĝi estas populara en Balkanio en diversaj variaĵoj (kiel Ajvaro en Serbio).