Klemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidu ankaŭ artikolon Borno (Italio) pri komunumo en Italio.

DIN-klemo
Plurpolusa klemo
Malsamaj klemoj, de maldekstre al dekstre: Polietena klemo, ŝraŭba klemo, klemlineo sur relo, klemlineo, traira klembloko, trairaj klemoj, finaj klemoj

Klemoborno estas unucirkvita punkto de konekto de elektra aparato.

Estas klasika tipo de klemo, sed je ĉi tiu nocio oni komprenas ankaŭ ĉiun unucirkvitan punkton de konekto de elektra aparato kun la eksteraj cirkvitoj.

En elektraj skemoj oni desegnas klemojn kiel estas montrite en bildo:

Desegnaĵo de borno en elektraj skemoj

  • 1 - mem klemo;
  • 2 - kuniga linio.

Klasika tipo de borno estas montrita en bildo:

Borno

  • 1 - ingo por enenŝovi konektilon de la antaŭo;
  • 2 - turnanta malkondukta tigo, ĝi estas ŝraŭbingo;
  • 3 - konduktaj premiloj;
  • 4 - ŝraŭbo;
  • 5 - trueto por enenŝovi draton de la flanko;
  • 6 - malkondukta fundamento;
  • 7 - aparato, sur kiu estas muntita la klemo;
  • 8 - konektaĵo de la borno kun ena cirkvito de la aparato.

Pozicioj 1, 4, 8, kaj dekstra el pozicioj 3 estas faritaj kiel unu metala detalo. Pozicio 2 kaj maldekstra el pozicioj 3 estas kunigitaj kaj ilin eblas kune ŝraŭbi je la ŝraŭbo 4.

Diametro de la klemo kutime estas ĉirkaŭ 1 cm, por konektilo de diametro 4 mm (ekz. bananoklemo).

Oni povas enenŝovi specialan konektilon de la antaŭo en ingon 1. Ankaŭ oni povas enenŝovi draton en trueton 5 aŭ volvi draton ĉirkaŭ ŝraŭbo 4, kaj poste ĝisŝraŭbi tigon 2, tiam premiloj 3 konektos la draton kun la klemo.

En la aparato, klemo estas konektita kun ena cirkvito.

Klemo estas uzata en elektroteĥniko por relealigi konekton inter du dratoj kaj/aŭ kabloj. Vico de klemoj nomiĝas klemolineo (vidu bildon).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]