Klifinsuletoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klifinsuletoj ĉe Torre Sant'Andrea, suda Italio.

Klifinsuleto estas geologia landformo konsista je dekliva kaj ofte vertikala kolono (aŭ kolonoj) de roko en la maro ĉe marbordo, izolata pro erozio.[1]

Formado

Klifinsuletoj en la insulo de Fårö

Klifinsuletoj estas formataj pere de procesoj de marbordaj geomorfologio, kiuj estas tute naturaj. Tempopaso, vento kaj akvo estas la ununuraj faktoroj implicaj en la formado de Klifinsuletoj.[2] Ili formiĝas kiam parto de la marbordo estas eroziita de la hidraŭlika agado, kiu estas la forto de la maro aŭ de la akvo (ondoj kaj tajdoj) frapante kontraŭ la rokoj. La forto de akvo rompas la bordon kaj postajn falojn, formante liberajn rokkolonojn kaj foje eĉ malgrandan insulon. Sen konstanta agado de akvo, la klifinsuletoj formiĝas ankaŭ kiam natura arko falas pro gravito, pro sub-aeraj procesoj kiaj venta erozio.

Gravo

Klifinsuletoj povas havigi gravajn nestolokojn por marbirdoj, kaj multaj estas popularaj por rokogrimpado.

Ekzemploj

Notoj

  1. Easterbrook, D.J. "Surface Processes and Landforms", p. 442, Prentice Hall, Upper Saddle River, New Jersey, 1999.
  2. "Sea stacks" britannica.com