Knud Enemark Jensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Knud Enemark JENSEN (mortis la 26-an de aŭgusto 1960) estis dana biciklisto, kiu partoprenis la Somerajn Olimpikojn de 1960 en Romo, Italio. Pro efiko de amfetaminoj, li kolapsis dum la konkurso, rompante la kranion kaj baldaŭ mortante en malproksima hospitalo.

Lia morto kondukis la Internacian Olimpikan Komitaton por formi medicinan komision en 1967 kaj instituon por testado de drogoj dum la Vintra Olimpiko de 1968 en Grenoble, Francio kaj Somera Olimpiko de 1968 en Meksikurbo, Meksiko.

Eksteraj ligiloj