Kolumbia Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Usona Kapitolo, simbolo de Vaŝingtono

Kolumbia Esperanto-Asocio en la 1920-aj jaroj estis regiona Esperanto-Asocio en la urbo Vaŝingtono, ties teritorio nomatas la Distrikto Kolumbio, kaj en ties ĉirkaŭaĵo. Sekretario de la asocio ĝis sia morto en 1930 estis John A. Sheil. En la bulteno Amerika Esperantisto la asocio menciiĝas en la jarkolektoj 1922 ĝis 1925.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. numeroj 1922 2-3, 1923 5, 1924 6 kaj 1925 5 de la bulteno Amerika Esperantisto