Saltu al enhavo

Komandoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino komandoro, antaŭ ol esti rango en honora ordeno por distingo aŭ premio, estis stato en kavaliraj ordenoj kaj en hospitalreligiaj ordenoj, tio estis ofico kape de komandorlando.

Religiaj ordenoj

Ordeno de Johanitoj

Oni nomis komandoro kavaliron de la Ordeno de Johanitoj kape de komandorlando.

La granda komandoro de la ordeno de Johanitoj estas la dua rango post la granda mastro.

Ordeno de la Templanoj

En la ordeno de la Templanoj, la ofico de komandoro, aŭ « praeceptor » (guvernisto) estas kun malsamaj karakterizoj depende de orienta aŭ okcidenta loko de la kavaliro.

Aliaj religiaj ordenoj

La superuloj de la Triunuanoj kaj la religiuloj de Mercy havis la titolon komandoro.

Honoraj ordenoj

La komandoro estas rango supera al tiu de oficiro.

Honora Legio

En la ordeno de la Honora Legio, la titolo "komandoro" estas por la tria rango, tiu, kiu tuj venas post oficiro.