Komarko de Alfaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarko de Alfaro, plej nordoriente de la regiono.

Komarko de Alfaro, en hispana Comarca de Alfaro, estas komarko en la plej nordoriento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente), kune kun Komarko de Calahorra iom nordokcidente, Komarko de Cervera sudoriente, kaj Komarko de Arnedo sudokcidente.

Estas du ĉefaj trajtoj en la komarko: geografie la rivero Ebro fluas laŭ la tuta nordorienta bordo de la komarko (kaj de la tuta regiono) plej ofte farante limon kun Navaro; due la komarka ĉefurbo Alfaro estas kun diferenco la ĉefa centro demografie, ekonomie kaj socipolitike de la komarko. La komarko limas ĉirkaŭe kun Navaro.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Alfaro estas la plej loĝata urbo de la komarko.
Nombro de municipoj: 3
Areo: 253,17 km²
Loĝantaro (2009): 16 500 loĝantoj
Loĝdenseco: 65,17 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 12' 47" norde
Longitudo averaĝe: 1º 49' 12" okcidente
Altitudo averaĝe: 310 msm

Municipoj de la komarko[redakti | redakti fonton]

Aldeanueva de Ebro, Alfaro, Rincón de Soto.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la orografio de la Komarko de Alfaro. Nordoriente la rivero Ebro kaj ĉefaj komunikvojoj.
Municipo Loĝantaro Areo
Aldeanueva de Ebro 2817 39,08
Alfaro 9811 194,12
Rincón de Soto 3799 19,86
Demografia distribuado laŭ municipoj en Komarko de Alfaro. Evidentas la pli alta denseco en la ĉefurbo.

La komarko de Alfaro estis unu el la komarkoj kiuj havis pli ampleksan ekonomian kaj demografian disvolvigon ene de la regiono Rioĥo. Tio rilatis al prospera nutrindustrio kaj ĉefe de vinproduktado, same kiel la disvolvigo de protektita devennomo DOP "Peras de Rincón" (piroj) kaj la DOP Rioja (vino de Rioĥo). Krome estas entreprenoj ankaŭ por ligno, mebloj kaj konstruado. Tiu ekonomia disvolvigo rezultis en konsiderinda pliigo de la loĝantaro konstante ekde la 1920-aj jaroj, sed tio ne okazis same en ĉiuj el la municipoj de la komarko. La pliiĝo estis multe pli granda en Alfaro kaj Rincón de Soto ol ĉe Aldeanueva, kiu tamen retenis kaj eĉ iomete pliiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]