Kompatinda Klem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kompatinda Klem
Kompatinda Klem
Kompatinda Klem
Aŭtoro John Merchant
Eldonjaro 1931
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 90
vdr

Kompatinda Klem estas 90-paĝa rakonto originale en Esperanto verkita de John Merchant. Ĝi estas publikigita en 1931 fare de The Esperanto Publishing Company Limited el Londono.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Amuza rakonto, kiu neniam enuigas la leganton. La stilo estas senriproĉe agrabla. 
— 1932, Ludoviko Totsche (Lajos Tárkony), Literatura Mondo, paĝo 57
Citaĵo
 Rakonto pri la vojaĝo okaze de la vizito al la 14-a kongreso en Helsinki. Mi plezure memoras kiel sprite rilatis kun mi la aŭtoro Merchant. Li rakontas la proprajn aventurojn, travivaĵojn kaj spertojn pri kiuj li instrue bonhumore kaj simple babilas. Oni volonte sin distras per la senproblema rakonto de nia simpatia prezidanto de ICK
— 1931, Historio de Esperanto II, paĝoj 734-735
Citaĵo
 Ĉu vi vizitis Universalan Kongreson en Helsingforso (sic)? Tiam certe vi renkontis ”kompatindan Klem", la heroon denia ĉarma rakonto. Mi ne riscas diri, ĉu la verkisto , la ŝatata prezidanto de la Internacia Centra Komitato, aludas ian certan personon, au ĉu Klem estas infano de lia fantazio . Ni kontentigas pri tio, ke s-ro Klem nin interesas de la momento de sia naskiĝo ĝis la kiso al tra aero flirtanta rozo, kiu faro estis kvazaŭ lia fianĉiĝo . Vera esperantisto li estas de komenco, eĉ antaŭ la komenco de lia surtera vivo ĉar li devis multe batali kontraŭ fatalaj aferoj , ekzemple estis lia unua fatalo, ke li fariĝis viro anstataŭ virino, la sorto ŝanĝiĝis, li havis felicon,konatigis kun Esperanto - kaj fari sian unuan grandan vojagon al Finlando al la XXIV-a Univ. Esperanto Kongreso en 1922 . Ĉar li estas skoto ,li faris la vojagon kun la Brita E-Asocio per la ŝipo "Arcturus" forveturinte de Hull. Ha, kiel agrable estas oportune sidanta en apogseĝo nun legi pri marmalsano de surŝipa esperantistaro. Specile s-ro Merchant, suferis tian senkompateman malsanon , ke li forgesis sian prezidantecan indon (prezidanto de Brita Asocio kaj karavanestro) k. babiladis kun Klem — ambaŭ jam estis bone kaj kore enamikigintaj — kiel senhelpa infano. Ĉar, sciu, kara leganto, la verkisto Merohant devis laŭ la cirkonstancoj de nia rakonto enkonduki la esperantiston Merohant kie lagantan personon. Ni sekvas la ŝipkaravanon ĝis Helsinki, travivas la kongreson, ne precize la oficialaĵojn , sed la detalajn travivaĵojn kaj la intimajn farojn eĉ de konataj esperantistoj, inter kiuj nun miksita la "kempatinda Klemn ,kiu jam de longe ne plu estas kompatin da sed enviinda. Post la kongreso. sekvas antaŭ la hejmiro malgranda devojaĝo al Norda Lando , dume la sorto de nia heroo Klem farigas kcmpleta. La verkisto estas "granda" en priskribo de plej malgrandaj bagatelaĵoj , el kiuj tamen konsistas la tuta homa vivo. Kiamaniere virino kondutas en hotelo, kiamaniere viro ligas la kravaton , la aferetojn ĉe giĉetoj oni legas kun tia plezuro , kian oni nur povas havi eksciante, ke ankaŭ aliaj homoj ofte eraretas , faletas .... ne nur ni mem. 
— Lud. Si. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.94 (feb 1933)
Citaĵo
 Klem estas la malzorgata filo de S-ro Kensford. Lia kulpo estas ke li naskiĝis knabo kaj ne knabino. Pro tio li suferis kaj suferis senfine dum sia infaneco.

Kiel ĉiuj infanoj, kiuj ne luas la amon kaj zorgadon de siaj gepatroj, Klem havas specialajn virtojn : laboremon, bonecon, justecon, ktp., kiuj igis lin escepte simpatia. Kiel ili, Klem havas ankaŭ kelkajn ŝancojn en la vivo, kiujn ni ĉiuj vane atendas de la sorto, sed li havas aparte grandan feliĉon: ke, lerninte Esperanton, li povas entrepreni kongresvojaĝon kun S-ro Merchant, kiu estas certe la plej gaja kongresano en la mondo. Ni rekomendas la legadon de tiu bona libro, ankaŭ al la komencantoj, ĉar la lingvo estas simpla kaj flua.

Agrablan tempon oni havos sekvante la « heroon » de la libro tra lia vivo, kies pordon fermas la aŭtoro, kiam ekaperas ĉe la horizonto la roze bela estonta feliĉo en la persono de F-ino Browning. 
— Belga Esperantisto - Numero 192, Januaro, 1932

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]