Komunumaro Hohenlockstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hohenlockstedt
Komunumaro Hohenlockstedt (Germanio)
Komunumaro Hohenlockstedt (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Steinburg
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo IZ
Subdivido 6 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Ansgar Dörnte
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Kieler Straße 49
25551 Hohenlockstedt
Demografio
Loĝantaro 7958 (stato: 30-a de junio 2005)
Geografio
Geografia situo 54° 8′ N, 8° 51′ O (mapo)54.1338.85Koordinatoj: 54° 8′ N, 8° 51′ O (mapo)
Areo 76,28 km²
Oficiala retejo
vdr

Hohenlockstedt estis komunumaro en Germanio, do libervola ligo de pluraj administre principe sendependaj komunumoj, kiuj tamen decidis komune plenumi iujn administrajn taskojn kaj servojn. Ĝi troviĝis en la distrikto Steinburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 30-an de junio 2005 la komunumaro havis 7958 loĝantojn.

Fine de decembro 2007 la komunumaro Hohenlockstedt malfondiĝis. La komunumoj Lohbarbek, Silzen, Schlotfeld kaj Winseldorf membriĝis en la komunumaro Itzehoe-Land. La komunumoj Hohenlockstedt kaj Lockstedt komune kun la urbo Kellinghusen kaj la komunumaro Kellinghusen-Land fondis la novan komunumaron Kellinghusen.

La komunumaro havis areon de 76 km² kaj 7900 loĝantojn en la komunumoj

  1. Hohenlockstedt
  2. Lockstedt
  3. Lohbarbek
  4. Schlotfeld
  5. Silzen
  6. Winseldorf