Melezza (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Melezza)
Komunumaro Melezza
Blazono de la komunumaro Melezza
Melezza
Mapo de la komunumaro Melezza
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Ĉefloko Verscio
Koordinatoj  46° 11′ N 8° 44′ O / 46.183 °N, 8.733 °O / 46.183; 8.733 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ N 8° 44′ O / 46.183 °N, 8.733 °O / 46.183; 8.733 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 62,9 km²
Loĝantardenseco 58,9 loĝantoj/km²


La komunumaro Melezza estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 3703 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Verscio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Komunumaro Melezza konsistas el la svisaj komunumoj de la valo de la rivero Melezza, kiu estas ankaŭ konata sub la nomo Centovalli (signifo en Esperanto: cent valoj), kiel nomiĝas ankaŭ unu el la komunumoj de la valo.

Komunumoj de la komunumaro Melezza[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Melezza konsistas (stato en 2013) el 4 komunumoj, el kiuj Centovalli estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Cavigliano Cavigliano 697 5.5 5099
Centovalli Centovalli 1166 51.4 5397
Tegna Tegna 749 2.9 5130
Verscio Verscio 1091 3.1 5133
Totale 4 3703 62,9 --

Planita komunuma kuniĝo[redakti | redakti fonton]

La tri komunumoj de la regiono Pedemonte, nome Cavigliano, Tegna kaj Verscio decidis en baloto de 2011 en dua provo la kuniĝon al la nova komunumoTerre di Pedemonte. Unua provo malsukceseis en konsulta baloto en la jaro 2002. La kuniĝo realiĝos dum 2013 post la elekto de la nova komunuma konsilio la 15-an de aprilo 2013.[1]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumaro Melezza pasas la kantona ĉefvojo n-ro 560 de Ponte Brolla al la direkto de Domodossola. Tra la komunumaro kondukas la etspura fervojlinio de Locarno al Domodossola, la tiel nomita Centovalli-Fervojo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]