Konfidintervalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En statistiko, konfidintervalo[1] estas intervalo, en kiu stimata parametro kuŝas je specita probablo. Tia uzo de konfidintervaloj nomiĝas intervala stimo.

Difino[redakti | redakti fonton]

Supozu, ke:

  • estas la stimota reela parametro.
  • estas serio de stokastaj variabloj sur komuna probablospaco , kies valoroj estas en mezurebla spaco . Tiuj reprezentas la datenaron de datenpunktoj. La distribuoj de tiuj variabloj povas dependi de .
  • estas reelo inter 0 kaj 1, la konfidnivelo (1 estas kvazaŭplena konfidigo; 0 estas apenaŭa konfidigo).

Se ekzistas samplaj statistikoj

tiaj ke

por ĉiuj , do la intervalo estas konfidintervalo de ĉe konfidnivelo .

La konfidnivelo estas ofte skribita procente — ekz. respondas al la konfidnivelo 50%.

Oftaj konfidniveloj[redakti | redakti fonton]

Plej ofte, konfidnivelo 95% estas uzata por konfidintervaloj. Tamen, kelkfoje uziĝas aliaj konfidniveloj, ekz. 90% aŭ 95%.

Grafika prezento[redakti | redakti fonton]

En bastonaj diagramoj, konfidintervaloj estas ofte montrata per malgranda streketo, kies longo respondas al la intervalo:

300

En tia diagramo, la konfidnivelo devas esti menciita aliloke, ĉar la streketo mem ne portas tiun informon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]